Vinodol
Vinodol | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 951 06 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 061 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 138 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 12′ N, 18° 12′ O (mapo)48.19222222222218.201944444444Koordinatoj: 48° 12′ N, 18° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 130 m [+] | ||
Areo | 14,98 km² (1 498 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vinodol, Nitra District [+] | |||
Vinodol, hungare Nyitraszőlős estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Nitra. Dum la historio estis 2 apudaj vilaĝoj Suba kaj Supra Szőlős.
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 1972 (2017)
- Alto super marnivelo: 124 m
- Aŭtokodo: NR...
- Poŝtkodo: 951 06
- Telefonprefikso: 37
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero). Nitra (urbo) troviĝas 16 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supra Szőlős
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1113 en formo Zolous. La turkoj faris la vilaĝon senhoma en 1699. La kampoj apartenis foje al la eklezio, foje al bienuloj. En 1910 loĝis tie 533 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Érsekújvár, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.
Suba Szőlős
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1531 en formo Also Zevles. La kampoj apartenis al diversaj bienuloj. En 1910 loĝis tie 759 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Érsekújvár, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.
Vinodol
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en 1960. En 2001 loĝis tie 1851 da homoj, (1720 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Rozaria Dipatrino de 1892
- luterana preĝejo
- baroka kolono pri Dipatrino de 1701
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo de 1753
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka
- skulptaĵo pri Sankta Donato
- sonorilstablo de 1876
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Suba Szőlős naskiĝis hungara ekonomikisto Péter Szakáts.