The Sandman
The Sandman | |||||
---|---|---|---|---|---|
bildliteraturo serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Neil Gaiman | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldonejo | Delcourt | ||||
Honorigoj | NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books | ||||
| |||||
The Sandman (La Sablovendisto) estas fantasta serio de bildrakontoj aperitaj inter 1988 kaj 1996 en Usono. La serio konsistas el 50 mallongaj rakontoj kaj 5 longaj rakontoj, ofte sendependaj unu de la aliaj sed ĉiam enscenigante almenaŭ unu el la sep Endless (Senfinulo), estuloj pli potencaj ol gedioj kiuj personigas aspektojn de la universo kaj intervenas sur la tero en homaj vivoj, sed ankaŭ interalie en mitejoj kiel azbieno, infero aŭ feejo.
La aŭtoro kaj ununura scenaristo estas britdevenulo Neil Gaiman, akompanita de sia kunulo Dave McKean kiu dezajnis la kovrilojn. La desegnistoj de la bildstrioj estas diversaj kaj ŝanĝas je ĉiuj rakontoj kaj eĉ foje je ĉiuj ĉapitroj ene de la sama rakonto. La tuta serio estas anglalingve eldonita de Vertigo, filio de DC Comics.
The Sandman estis unue monate eldonita kiel 32-paĝaj publikaĵoj, sed kiel populariĝis la afero, DC Comics decidis eldoni ilin en pli multpaĝaj kaj luksaj albumoj kun rigida kovrilo. 11 tiaj albumoj aperis ĝis 1997.
La bildrakontoj montras multajn karakterojn de usonĝenra «komikso», precipe pro la desegnoj, kiu tiom varias en kvalito kaj en maniero kaj DC Comics estas unu el la plej famaj komikseldonejoj de Usono kun interalie Batman, Superman aŭ Wonder Woman en sia eldonhistorio. Sed The Sandman ankaŭ montras gravajn diferencojn kun la ĉi antaŭaj superheroaj rakontoj per sia rakonto kaj pli plenkreskulcela mesaĝo. Kvankam la scenaro de temp' al tempo aludas superheroojn, tio restas tre minimuma kaj eĉ anekdota ero de la rakonto.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]Preludes & Nocturnes
[redakti | redakti fonton]Preludoj & Nokturnoj
Rakontoj | Desegnistoj |
---|---|
1. Sleep of the Just 2. Imperfect Hosts 3. Dream a Little Dream of Me 4. A Hope in Hell 5. Passengers 6. 24 hours 7. Sound and Fury 8. The Sound of Her Wings |
1. Sam Kieth 2. Sam Kieth 3. Sam Kieth 4. Sam Kieth 5. Sam Kieth 6. Mike Dringenberg 7. Mike Dringenberg 8. Mike Dringenberg |
The Doll's House
[redakti | redakti fonton]La Domo de la pupo
Rakontoj | Desegnistoj |
---|---|
9. Tales in the Sand 10. The Doll's House 11. Moving In 12. Playing House 13. Men of Good Fortune 14. Collectors 15.Into the Night 16. Lost Hearts |
9. Mike Dringenberg 10. Mike Dringenberg 11. Mike Dringenberg 12. Chris Bachalo 13. Michael Zulli 14. Mike Dringenberg 15.Mike Dringenberg k Sam Kieth 16. Mike Dringenberg |
Dream Country
[redakti | redakti fonton]Sonĝlando
Rakontoj (originallingve) | Rakontoj (esperantigo) | Desegnistoj |
---|---|---|
Calliope A Dream of a Thousand Cats A Midsummer Night's Dream Façade |
Kaliopo Sonĝo de mil katoj Sonĝo de somermeza nokto Ŝajno |
Kelly Jones Kelly Jones Charles Vess Colleen Doran |
Season of Mists
[redakti | redakti fonton]Sezono de brumoj
Ĉapitroj | Desegnistoj |
---|---|
Prologo Ĉapitro 1 Ĉapitro 2 Ĉapitro 3 Ĉapitro 4 Ĉapitro 5 Ĉapitro 6 Epilogo |
Mike Dringenberg Kelley Jones Kelley Jones Kelley Jones Matt Wagner Kelley Jones Kelley Jones Mike Dringenberg |
A Game of You
[redakti | redakti fonton]Perludi vin
Ĉapitroj (originallingve) | Ĉapitroj (esperantigo) | Desegnistoj |
---|---|---|
Chapter 1: Slaughter on Fifth Avenue Chapter 2: Lullabies of Broadway Chapter 3: Bad Moon Rising Chapter 3: Beginning to See the Light Chapter 4: Over the Sea to Sky Chapter 5: "I Woke Up and One of Us Was Crying" |
Ĉapitro 1: Buĉo sur la kvina bulvardo Ĉapitro 2: Lulkantoj de Broadway Ĉapitro 3: Malbona kreskanta luno Ĉapitro 3: Ekvidi la lumon Ĉapitro 4: Transmare ĉielen Ĉapitro 5: «Mi vekiĝis kaj unu el ni estis ploranta» |
Shawn McManus Shawn McManus Colleen Doran Shawn McManus Shawn McManus kaj Bryan Talbot Shawn McManus |
Fables & Reflections
[redakti | redakti fonton]Fabeloj & Pripensadoj
Rakontoj (originallingve) | Rakontoj (esperantigo) | Desegnistoj |
---|---|---|
Fear of Falling Three Septembers and a January Thermidor The Hunt August Soft Places Orpheus The Parliament of Rooks Ramadan |
Profala timo Tri septembroj kaj unu januaro Termidoro La Ĉasado Aŭgusto Molaj lokoj Orfeo La Parlamento de kampokorvoj Ramadano |
Kent Williams Shawn McManus Stan Woch Duncan Eagleson Bryan Talbot John Watkiss Bryan Talbot Jill Thompson P. Craig Russel |
Brief Lives
[redakti | redakti fonton]Efemeraj Vivoj
Ĉapitroj | Desegnistoj |
---|---|
Ĉapitro 1 Ĉapitro 2 Ĉapitro 3 Ĉapitro 4 Ĉapitro 5 Ĉapitro 6 Ĉapitro 7 Ĉapitro 8 Ĉapitro 9 |
Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson Jill Thompson |