Testuduloj
Testuduloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Triaso - ĉi-epoke | ||||||||
Diverseco de testudoj, ĉirkaŭ 300 specioj en 14 pluvivantaj familioj
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Diverseco | ||||||||
ĉirkaŭ 300 specioj en 14 pluvivantaj familioj | ||||||||
blua: martestudoj, nigra: testudoj
| ||||||||
Subordoj
| ||||||||
Kriptodiroj Cryptodira | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Testuduloj (Testudines) estas ordo de reptilioj, al kiu apartenas i.a. la teraj testudoj, kaj martestudoj. Foje oni ankaŭ (erare) uzas la vorton testudo, kiu estas sinonimo de la familia nomo Testudinidae kaj nomo de genro Testudo, por paroli pri ĉiuj testuduloj. En la ordo de testuduloj estas kaj vivantaj kaj formortintaj specioj; la plej fruaj testuduloj vivis antaŭ 215 milionoj da jaroj,[1] kio signifas ke la testuduloj estas unu el la plej malnovaj reptiliaj grupoj, multe pli malnova ol la lacertuloj kaj serpentoj. Vivas ankoraŭ ĉirkaŭ 300 testudulaj specioj, iuj el ili forte endanĝerigitaj. Testuduloj estas ektotermaj.
Ĝenerale, testudo estas surtere aŭ enakve vivanta reptilio, kies korpon kovras korneca kaj osteca kiraso (karapaco), en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Subordo Paracryptodira (formortinta)
Subordo Kolkaŝaj testudoj Cryptodira
- Familio Ĥelidredoj (Serpentotestudoj)
- Familio Meiolaniidae (Korna testudo, formortinta)
- Superfamilio Chelonioidea (Martestudoj)
- Familio Protostegidae (formortinta)
- Familio Thalassemyidae (formortinta)
- Familio Toxochelyidae (formortinta)
- Familio Cheloniidae (Verdaj martestudoj kaj parencaj)
- Oliveca martestudo (Lepidochelys olivacea)
- Familio Dermochelyidae (Leddorsaj testudoj)
- Specio Leddorsa martestudo (Dermochelys coriacea)
- Superfamilio Kinosternoidea
- Familio Dermatemydidae (Rivertetudoj)
- Familio Kinosternidae (Kototestudoj)
- Familio Platysternidae (Grandkapaj testudoj)
- Superfamilio Testudinoidea (Testudoideoj)
- Familio Haichemydidae (formortinta)
- Familio Lindholmemydidae (formortinta)
- Familio Sinochelyidae (formortinta)
- Familio Emydidae (Laget-, skatol- kaj akvo-testudoj)
- Familio Geoemidedoj
- Kaspia testudo (Mauremys caspica)
- Revesa testudo
- Arakana arbartestudo (Heosemys depressa) (plus Aziaj rivertestudoj, Folio- kaj River-testudoj, Aziaj skatoltestudoj)
- Familio Testudinidae (Teraj testudoj)
- Specio Galapaga testudo (Chelonoidis)
- Superfamilio Trionychoidea
- Familio Adocidae (formortinta)
- Familio Carettochelyidae (Porknazaj testudoj)
- Familio Trioniĥedoj Trionychidae (Molŝelaj testudoj)
Subordo Pleurodira (Pleŭrodiroj)
- Familio Araripemydidae (formortinta)
- Familio Proterochersidae (formortinta)
- Familio Chelidae (Aŭstralia-usonaj longkolaj testudoj)
- Genro Myuchelys
- Superfamilio Pelomedusoidea
- Familio Bothremydidae (formortinta)
- Familio Pelomedusidae (Afrikaj longkolaj testudoj)
- Familio Podocnemididae (Madagaskaraj grandkapaj testudoj kaj Usonaj longkolaj rivertestudoj)
.
.
.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Terrapene carolina
-
Apalone ferox
-
Sternotherus odoratus
-
Stigmochelys pardalis
-
Testudo marginata
-
Kinixys belliana
-
Chelodina longicollis
-
Pelomedusa subrufa
-
Macrochelys temminckii
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.enchantedlearning.com/subjects/dinosaurs/dinos/Archelon.shtml
- ↑ parte PIV 1977, p. 1105, PIV 2002, p. 1154.