iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sesa
Sesa - Vikipedio Saltu al enhavo

Sesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sesa
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 22110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 157  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 0° 15′ U (mapo)41.995727-0.24404799999999Koordinatoj: 42° 0′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 437 m [+]
Areo 30,837333 km² ( 308 3.7 333 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sesa (Provinco Ŭesko)
Sesa (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Sesa
Sesa (Hispanio)
Sesa (Hispanio)
DEC
Situo de Sesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sesa [+]
vdr

Sesa [SEsa] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas ĉe la rivero Guatizalema sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Salillas, Novales kaj Tramaced.

La loĝloko Sesa mem (437 msm) estas je 22 km sudoriente de Huesca inter Novales nordokcidente kaj Huerto sudoriente.

Plej frua mezepoka mencio estas de inter januaro kaj februaro de la jaro 1104, en la kunsido inter la episkopo de Huesca kaj la abato de Montearagón.[1]​ En oktobro 1103 la reĝo Petro la 1-a de Aragono donis al la katedralo de Huesca la kastelon de Sesa.[2] La ekzistado de mezepoka kastelo atestas pri mezepoka gravo de la loko.

Jam en romia epoko oni stampis monerojn (oni trovis maalmultajn) en la monerstampejo de Sesars. Islamanoj florigis la areon per instalado de irigacia reto kaj linio de defendaj kasteloj. Tamen la kastelo ruiniĝis laŭlonge de la jarcento ĝis fina nuligo fine de la 20-a jarcento. Ekde la konkero de la kastelo de Sesa en 1103 fare de Petro la 1-a konserviĝis multa dokumentaro ĉe la "cartulario" de la episkopeco de Huesca. La loĝantaro restis islama dum generacioj. En tiamaj dokumentoj aperas konstante islamaj nomoj en vend-aĉetaj operacioj, kiaj Alboacir-Albinceid, Ablazbaĉ, ben-Massot kaj Abdalá.[3]​ Dum la 12-a jarcento oni redaktis diversajn dokumentojn pri la impostopagado.[4]

En 1592 kaj 1650 okazis intervenoj de la Inkvizicio. Meze de la 17-a jarcento okazis epidemio de pesto.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sesa akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 836 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 160 loĝantoj (2022).

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, gotika fontano je 1 km kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ubieto Arteta, Cartulario de Montearagón.
  2. Ubieto Arteta (2006), Colección diplomática de Pedro I.
  3. villadesesa.com. «La Edad Media». Arkivita el originalo la 21an de februaro 2014. Konsultita la 13an de februaro 2014.
  4. Samloke.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo