Semnano (urbo)
Semnano · سمنان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Semnano | ||
Telefonkodo | 0231 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 185 129 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo)35.58333333333353.383333333333Koordinatoj: 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 148 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Semnan [+] | |||
Semnano - perse سمنان, ankaŭ anglalingve latinliterigata Samnān - estas universitata urbego de norda Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnomaj provinco Semnano kaj distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1 138 m
- Loĝantaro: 185 129 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: +98 23
Geografio
[redakti | redakti fonton]Semnano situas en suda piedo de monto Elbruso borde de dezerto en relative plata tereno. Dum la historiaj tempoj Semnano estis oazo inter la karavana vojo Teherano (220 km) kaj Maŝhado (685).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de dominado de araboj en 739 tie estas grava fortikaĵo. Dum la Pahlavi-dinastio Semnano transformiĝis al pli moderna urbo. Semnano urbiĝis en 1926.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Semnano tradicie estis grava centro de komerco laŭ la historia Silka Vojo kaj daŭre estas grava agrikultura, industria kaj kultura centro hodiaŭ. La urbego estas grava merkato por tritikoj kaj kotonoj, krome provizanto de la ĉefurbo kun fruktoj kaj legomoj. Iam estis produktoj pri teksaĵoj kaj tapiŝoj, nun la industrio produktas aŭtojn, biciklojn kaj cementojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Semnano situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas/neĝas po 140 mm, inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 18,4 °C. Ĝenerale Semnan estas 48 tagoj, kiam la temperaturo falas sub frostopunkto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Semnano havas 2 flughavenojn. La urbego estas ligita trajne kaj aŭtovoje al Teherano kaj Maŝhado.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans