Peniche
Peniche | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio type locality (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2520 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 753 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 358 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 22′ N, 9° 23′ U (mapo)39.362833333333-9.3887222222222Koordinatoj: 39° 22′ N, 9° 23′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 77,55 km² (7 755 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Peniche [+] | |||||
Peniche (portugallingva prononco: [pɨˈniʃ(ɨ)], en Esperanto Peniĉe aŭ Peniĉo) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Leiria, regiono Centra, Portugalio, kun ĉirkaŭ 26 431 loĝantoj (2011).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo limas oriente kun Óbidos, sude kun Lourinhã kaj havas marbordon al Atlantiko okcidente kaj norde. Ĝi okupas la Duoninsulon de Peniche, en kies pinto estas la kabo Carvoeiro (kun lumturo), kaj la insuloj Berlengoj.
Peniche estas la plej okcidenta loĝloko de Kontinenta Eŭropo.
Peniche havas etendajn strandojn norde kaj sude de la duoninsulo. La norda strando etendiĝas trans Baleal ĉirkaŭ 3 km, en etendo de ĉirkaŭ 9 km ĝis Foz do Arelho.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]La submunicipoj de Peniĉe estas la jenaj:
- En la urbo mem Peniĉe:
- Ajuda
- Conceição
- São Pedro (kun la insuloj Berlengoj)
- En la cetero de la municipo:
- Atouguia da Baleia
- Ferrel
- Serra d'El-Rei
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas parte ĉirkaŭita de la murego de la 19-a jarcento. En la suda flanko marborde estas la fortikaĵo nomita Fuorto de Peniche (Praça-forte de Peniche) de la 19-a jarcento, uzita kiel prizono dum la reĝimo de Oliveira Salazar, partikulare por politikaj prizonuloj. Ĝi famiĝis per la fuĝo de la komunista estro Álvaro Cunhal. La municipo iĝis vila en 1609 kaj urbo la 1an de Februaro 1988. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo ekestis referenco por praktikantoj de surfado, pro la kvalito de ties ondoj kaj ties granda etendo. Aktuale ĝi formas parton de ĉiuj grandaj cirkvitoj de surfado.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Strando de Baleal (Baleejo)
-
Digo de Peniche
-
Ĝardeno ĉe la Fuorto
-
Murego de Peniche (Pordego de la Ponto)
-
Mapo de la strando