Paul Trendelenburg
Paul Trendelenburg (1884-1931) | ||
---|---|---|
Bildo de Paul Trendelenburg
| ||
Persona informo | ||
Paul Trendelenburg | ||
Naskiĝo | 24-an de marto 1884 en Bonn, Germanio | |
Morto | 4-an de februaro 1931 en Alpa Universitato de Grenoblo Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Universitato de Lepsiko Universitato de Tartu Universitato de Rostock[1] Humboldt-Universitato en Berlino | |
Tombo | Evangelischer Kirchhof Nikolassee (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Alpa Universitato de Grenoblo Universitato de Lepsiko Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd | |
Familio | ||
Patro | Friedrich Trendelenburg (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | farmakologo universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Rostock • Freiburg • Berlino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paul Trendelenburg estis germana kuracisto[2], farmakologo, farmacia sciencisto, universitata profesoro kaj toksikologo, filo de eks-profesoro el Rostock kaj kirurgo el la Universitato de Lepsiko Friedrich Trendelenburg (1844-1924)
Li studis medicinon en la universitatoj de Grenoblo, Lepsiko kaj Frajburgo, kie inter 1909 kaj 1918, li laboris kiel asistanto en la farmakologia instituto kaj en la kirurgia kliniko. En 1912 li ricevis sian habilitiĝon pri farmakologio kaj toksologio, kaj ekde 1916 estis profesoro. En 1919 li iĝis plena profesoro ĉe la Universitato de Rostock kaj poste, li funkciis kiel profesoro pri farmakologio en la universitatoj de Freiburg (de 1923) kaj Berlino (de 1927).
Li estas konata pro sia esplorado de adrenalino, por la evoluo de biologiaj mezurproceduroj por la normigado de hormonpreparaĵoj kaj por siaj esploroj koncerne la rolon de la hipotalamaj hormonoj vazopresino kaj oksitocino. Lia nomo estas rilatita al la tielnomita "Trendelenburg-preparaĵo", substanco uzata por determini la agojn de farmakologiaj agentoj sur peristalto.
Li estis filo de la kirurgo Friedrich Trendelenburg (1844-1924) kaj frato de la fiziologo Wilhelm Trendelenburg (1877-1946). Lia filo, Ullrich Georg Trendelenburg (1922-2006), ankaŭ estis farmakologo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Physiologische und pharmakologische Untersuchungen an der isolierten Bronchialmuskulatur, 1912
- Grundlagen der allgemeinen und speziellen Arzneiverordnung, 1926
- Die hormone, ihre physiologie und pharmakologie, 1929
- Keimdrüsen, Hypophyse, Nebennieren, 1929
- Die Hormone: ihre Physiologie und Pharmakologie, 1944
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Adolph Trendelenburg (1802-1872) germana filozofo
- Rudolf Buchheim (1820-1879)
- Friedrich Trendelenburg (1844-1924) germana kirurgo
- Wilhelm Trendelenburg (1877-1946) germana fiziologo
- Ullrich Georg Trendelenburg (1922-2006) germana farmakologo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1884
- Mortintoj en 1931
- Naskiĝintoj en la 19-a jarcento
- Mortintoj en la 20-a jarcento
- Germannlingvaj verkistoj
- Germanaj farmakologoj
- Germanaj kuracistoj
- Germanaj sciencistoj
- Germanaj toksikologoj
- Universitato de Berlino
- Universitato de Lepsiko
- Universitato de Rostock
- Humboldt-Universitato en Berlino
- Alpa Universitato de Grenoblo
- Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo