Palestino
Palestino | |
regiono | |
Palestino kaj Transjordanio inter 1922 kaj 1948
| |
Parto de | Azio |
---|---|
Urboj | 4
|
Rivero | Jordano |
Ĉefurbo | Ramallah |
- mezo | Ramallah |
- koordinatoj | 31° 46′ 45″ N 35° 13′ 26″ O / 31.77917 °N, 35.22389 °O (mapo) |
Areo | 20 770 km² (2 077 000 ha) |
Horzono | UTC+02:00 |
Lingvoj | araba, hebrea kaj la angla |
Religioj | islamo, judismo, kristanismo |
Vikimedia Komunejo: Palestine | |
Esperanto-movado en Palestino |
Palestino (arabe فلسطين, Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Ramallah, ekde la Israela-Araba Milito de 1948, la areo povas esti dividitaj en la Ŝtato de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Estas daŭra konflikto pri la estonteco de politika statuso de la regiono.
Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj eble estonta ŝtato) de la Palestina Aŭtonomio.
Romio nomis la landon unue Judeo) kaj en 132, kiam ekbolis la Bar-Koĥba-ribelo, renomis ĝin Palestino - aŭ ekzakte Provincia Syria Palaestina - pro la filiŝtoj, gento tiam jam malaperinta, sed historie antaŭa malamiko de la judoj, por simple humiligi la judojn. La romia Provincia Syria Palaestina ekzistis de 132 ĝis 390.
Palestino nun konsistas de:
Historio
[redakti | redakti fonton]Je 1947, Unuiĝintaj Nacioj UN dividis Palestinon en du partojn: juda ŝtato (Israelo) kaj araba ŝtato. En 1948 Transjordanio aneksis Cisjordanion kaj Egiptio aneksis Gazan Sektoron. Tiujare jam eksplodis la unua milito de araboj kontraŭ israelanoj: proksimume 600,000 palestinanoj devis ekziliĝi. En 1964 kreiĝis la Organizo por Liberigo de Palestino (OLP). En 1967, arabaj landoj atakis Israelon kaj malvenkis. Israelo kaptis Cisjordanion de Jordanio kaj la Gazan Sektoron de Egipto en la Sestaga milito. El 1948 kaj ĉefe el 1967 multobligis la problemo de la Palestinaj rifuĝintoj.
En 1974 Unuiĝintaj Nacioj agnoskas la OLP kiel reprezentanto de la palestina popolo. En 1981 Israelo invadis Libanon, kiu ĝis tiam akceptis palestinajn rifuĝintojn. En 1987 komencis unua Intifado. Je 1994, Israelo parte redonis teron al la Palestina Aŭtonomio por fari pacon. Sed je 2000 la Dua Intifado komencis.
La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.
Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la Gazan Sektoron.
La 29-a de novembro 2012 Palestino estis agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj ne kiel Membro-Ŝtato, sed kiel Observanto-Ŝtato (antaŭe ĝi estis Observanto-Organizo OLP). Poris 138 ŝtatoj, dum 41 sindetenis kaj nur 9 ŝtatoj voĉdonis kontraŭe nome Usono, Kanado, Israelo, Ĉeĥio, Panamo kaj aliaj malgrandaj ŝtatoj satelitoj de Usono.[1]
Palestina konflikto
[redakti | redakti fonton]Proponoj por definitive solvi la politikan problemon de Palestino ĝenerale alkalkuleblas al unu el du tipoj: dunacia solvo (unuŝtata solvo) kaj duŝtata solvo.
Antaŭaĵoj
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1947, la lando de la moderna Palestino estis sub Britio kiel parto de la brita imperio kaj, antaŭ la 11-a de septembro 1922, sub Turkio kiel parto de la otomana imperio.
Inter 1099 kaj 1187, la krucmilitistoj starigis la Reĝlandon de Jerusalemo.
Antikva historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 2000 jaroj, en la tempo de Jesuo Kristo, la regiono estis parto de la Romia Imperio kaj konsistis de:
La romianoj konkeris la regionon en 63 antaŭ nia erao kaj nomis la tutan areon Judeo. Komence la juda ŝtato pluekzistis kiel vasala ŝtato de Romio kaj formale iĝis romia provinco Judeo (latine Iudaea) inter la jaro 6 ĝis la fino de la Bar-Koĥba-ribelo en 135. Tiam la romia provinco eknomiĝis Sirio Palestina, latine Syria Palaestina, kaj pluekzistis ĝis la jaro 390.
Antaŭ la romia periodo, la teritorio, kiun la romianoj en 135 eknomis Palestino, estis sendependa ŝtato sub la reĝado de la Hasmoneoj (Makabeoj); la lastaj Hasmoneaj reĝoj agis sub la protekto de Romio. La antaŭhasmonea periodo estas kovrita de legendoj. Ĉiukaze oni diferencigas unuan judan regnon Judio aŭ Judujo de la reĝo Davido kaj Salomono ĝis la babilona ekzilo kaj novan judan regnon Judeo post la reveno el la babilona ekzilo.
Antaŭekzila periodo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la rakontoj de la Biblio, la koncerna teritorio estis unuigita sub unu reĝo en la tempo de Reĝo David, antaŭ 3000 jaroj, kaj poste diseriĝis, fariĝinte du regnoj:
Tamen, ĉio sur la tempo de la reĝo David restas konjekto; lia povo kaj la grandeco de lia regnaro estis ŝajne troigitaj en la Biblio - oni ankoraŭ ne trovis menciojn de Davido en nehebreaj dokumentoj de la periodo, kaj arĥeologiaj trovajĝoj sugestas ke la ekonomio de la lando tiutempe ne sufiĉis por subteni organizaĵojn kiel tiujn priskribitajn en la tradiciaj rakontoj. La rakontoj Bibliaj sur la antaŭa periodo estas eĉ pli dubaj; ili ofte tute malkonkordas kun arĥeologiaj trovaĵoj (vd. ekz. la pasintaĵoj en la libro de Joŝuo).
Asirio kaj Babilonio englutis la regnojn de Izraelo kaj Judio ĉe la fino de la oka kaj komenco de la sesa jarcentoj, respektive. Post la konkero de Babilonio fare de la persoj, parto de la ekzilita estra klaso de Judio reiris al Palestino.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Kiel palestinaj verkistoj menciindas interalie Izzat Ghazzawi, Kamal Nasser kaj Ahmad Qatamesh.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "La ONU acepta a Palestina", El País, 29-a de novembro 2012.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](eo) Jorge Camacho, Palestino strangolata. Kun antaŭparolo de Lee Miller. Kovrilo de Pedro de Arce Trujillo. MAS, 2016, 72 p., ISBN 978-2-36960-049-7
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton](eo) Bazaj informoj pri Palestino en la vikio de UEA
|
|