Olombrada
Olombrada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40220 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 489 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 4° 9′ U (mapo)41.416666666667-4.1583333333333Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 866 m [+] | ||
Areo | 66,51 km² (6 651 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olombrada [+] | |||
Olombrada [olomBRAda] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, lime kun la provinco Valadolido. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 66,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 519 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la jaro 2000.
Ĝi distas 61 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Campaspero (Valladolid), Membibre de la Hoz, Cuéllar, Fuentesaúco de Fuentidueña, Frumales, Perosillo kaj Cozuelos de Fuentidueña. La municipo Olombrada estas formita per jenaj loĝlokoj: Olombrada, ĉefurbo de la municipo, submunicipo Moraleja de Cuéllar kaj Vegafría, kiu estis municipo sendependa ĝis 1970.
Olombrada estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-V-2231 inter Moraleja de Cuéllar okcidente kaj Fuentesaúco de Fuentidueña oriente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de la tri loĝlokoj ermitejo de Sankta Benedikto.