Oświęcim
Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Aŭŝvico (koncentreja komplekso) kaj ekstermejo.
Oświęcim | |||
germane: Auschwitz, jide: אָשפּיצין Oshpitsin, ĉeĥe: Osvětim, cigane: Aušvica, ruse: Освенцим | |||
urbo | |||
Kastelo en Oświęcim
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Oświęcim | |||
Ŝtato | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Malgrandpollanda Provinco | ||
Distrikto | Distrikto Oświęcimski | ||
Komunumo | Komunumo Oświęcim (urbo tipo) | ||
Konata loko | Auschwitz-Birkenau koncentrejo | ||
Riveroj | Vistulo, Soła | ||
Situo | Oświęcim | ||
- alteco | 230 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 00″ N 19° 14′ 00″ O / 50.05000 °N, 19.23333 °O (mapo) | ||
Areo | 30,3 km² (3 030 ha) | ||
Loĝantaro | 40 520 (2008) | ||
Denseco | 1 337,29 loĝ./km² | ||
Fondo | 12-a jarcento | ||
Urbestro | Janusz Andrzej Marszałek | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 32-600, 32-601, 32-602, 32-603, 32-606, 32-610 | ||
Telefona antaŭkodo | +48 033 | ||
Aŭtokodoj | KOS | ||
TERYT | 2121513011 | ||
Adreso de ofico | ul. Zaborska 2 32-600 Oświęcim | ||
Retpoŝto al ofico | um@um.oswiecim.pl | ||
Telefono de ofico | 33 842-27-66 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
Vikimedia Komunejo: Oświęcim | |||
Retpaĝo: www.um.oswiecim.pl | |||
Oświęcim ([ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm]; esperantigi: Osviecimo) estas urbo en la Pollando en provinco Malgrandopolio (Małopolskie) ĉe rivero Soła. Ĝi apartenas al komunumo Oświęcim en distrikto Oświęcimski. Ĝi havas ĉirkaŭ 41.000 loĝantojn, areon de 30,2 km² kaj situas 254 m super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Krakovo.
En la mezepoko ĝi estis ĉefurbo de la duklando Aŭŝvico, unu el la sileziaj princlandoj.
La nomo de la urbo fifamiĝis pro la apuda koncentreja komplekso Aŭŝvico, nomita de germanaj nazioj laŭ la germana nomo de la urbo, Auschwitz. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo kaj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Muzeo
[redakti | redakti fonton]Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.
Ĝemelecoj
[redakti | redakti fonton]La urbo havas ĝemelecon kun
- Kerpen (Germanio)
- Ballan-Miré (Francio)
- Sambir (Ukrainio)
- Areco, Italio
- Breisach (Rejno), Germanio
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Antoni Józef Śmieszek, egiptologo kaj afrikisto
- Beata Szydło, eks-ĉefministrino de Pollando (2015-2017)
- Łukasz Górnicki, poeto
- Aaron Miller, rabeno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interreta paĝo de Urba Oficejo Oświęcim Arkivigite je 2007-07-14 per la retarkivo Wayback Machine