iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Naciaj_lingvoj_de_Barato
Naciaj lingvoj de Barato - Vikipedio Saltu al enhavo

Naciaj lingvoj de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Barato minimume 30 diversaj lingvoj kaj ĉirkaŭ 2000 dialektoj estas uzataj. La konstitucio preskribas la uzon de la hindia kaj angla en la rolo de la oficiala komunikado de la nacia registaro. Krome ĝi nomas 22 pliajn lingvojn, kiujn unuopaj subŝtatoj povas akcepti por administraj celoj kaj por komunikado inter la federacia kaj subŝtataj registaroj.


Du oficialaj lingvoj (de la centra administro)

[redakti | redakti fonton]
  1. Hindia lingvo
  2. Angla (akompananta oficiala lingvo)

Dudek du pliaj lingvoj oficiale rekonitaj de la federacia konstitucio

[redakti | redakti fonton]
(kun milionoj da parolantoj en 1991)
milionoj lingvo
337,27 hindia*1
69,59 bengala lingvo*
66,02 telugua
62,48 maratha*
53,01 tamila
43,41 urdua*
40,67 guĝarata*
32,75 kanara
30,38 malajala
28,06 odia*
23,38 panĝaba
13,08 asama*
7,77 maitila (en
1981)
5,22 santala
4,4 kaŝmira3
2,07 nepalia
2,12 sindha
1,76 konkana
1,27 manipura
1,22 bodoa
0,09 dogra
0,05 sanskrita


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj

[redakti | redakti fonton]