Monismo
Monismo estas la doktrino, kiun iniciatis Parmenido. Ĝi asertas, ke mondo estas nur esto kaj ĉio originas el unuujo. La monismanoj, adeptoj de monismo, kelkfoje nomiĝas monistoj.
Laŭ Parmenido ekzistas esto kaj ne ekzistas malesto. Tiu aserto estas la unua temo de monisma ontologio. Monismo de Parmenido estas opozicio de plurismo de Heraklito laŭ kiu ĉion kunigas militeco kaj ĉio estas en ĉiama movado. Laŭ Parmenido ĉion kunigas spirito (animo) kaj ĉio estas senmova. Heraklito konsentas kun opiniado laŭ sencoj, Parmenido sencojn riproĉas kaj opinias nur per sia intelekto. La diskuto inter monistoj kaj pluralistoj estas revolucio en filozofio ĉar kun tiuj diskutoj oni kreis plej gravajn flankojn de homa opinio pri la monista aŭ pluralista mondo kaj eĉ pri movo, kreanta substanco de la mondo kaj kosmogonio. Monistoj estis ankaŭ: Alkmeono el Krotono, elajistoj: Zenono el Elajo, kiu kreis la paradoksojn, kaj Meliso el Samoso. Monistoj estis ankaŭ kelkaj atomistoj kiel Leŭkipo kaj Demokrito.
Monismon oni dividas ontologike al:
- monismo idealema, reprezentata per Platono, Hegelo, Berkeley.
- monismo materialema, reprezentata per Demokrito, Leŭkipo, Markso kaj Ludwig Feuerbach.
- monismo miksita, reprezentata per stoikismo kiel Spinozo kaj Gottfried Wilhelm Leibniz (vidu ankaŭ artikolon Spinozismo).