iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lakonio
Lakonio - Vikipedio Saltu al enhavo

Lakonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lakonio
Historia regiono
provinco de Grekio, eksa administra teritoria unuo [+]

LandoGrekio

- koordinatoj37° 0′ 0″ N, 22° 30′ 0″ O (mapo)3722.5Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 22° 30′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo3 636 km² (363 600 ha) [+]
Areo3 636 km² (363 600 ha) [+]

Poŝtkodo23x xx [+]

Lakonio (Tero)
Lakonio (Tero)
situo de Lakonio en Grekio

Lakonio (Grekio)
Lakonio (Grekio)
DEC

Map
Lakonio

Vikimedia Komunejo:  Laconia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Lakonio (greke Λακωνία, Lakonía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 3 636 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 99 000 loĝantojn. Lakonio krome ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Sparto. La teritorio estas montara kaj situas en la sudo de la duoninsulo Peloponezo. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo.

Lakonio troviĝas inter du montaroj, kies montoj ĝenerale pli altas ol 1000 metrojn kaj tial dum la antikva epoko igis la tutan provincon ununura "fortikaĵo". La montaroj marborde finiĝas en du duoninsuloj (du "fingroj" de la peloponeza "mano"), inter kiuj troviĝas la Lakonia Golfo. Centre de la valo inter la du montaroj la rivero Eŭrotas fluas tra fekunda ebenaĵo kaj dum sia vojo de 70 kilometroj al la Lakonia Golfo de ambaŭ flankoj ricevas multajn alfluojn. De la dum la antikva epoko fama kaj potenca ĉefurbo restis nur malmultaj ruinoj; nuntempe pli impona celo por turistoj estas la bizanca ruina urbo Mystras.

La antikvaj lakonoj, "lakoneco" kaj "lakonismo"

[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de la urbo Sparto kaj la ĉirkaŭaĵo en antikva Grekio famis pro sia maldorlota vivstilo sen ia lukso aŭ agrablaĵo, kio celis doni al ili apartan fortecon kaj militan superecon. Krome laŭdire la lakonoj apenaŭ parolis, neniam pli ol nepre necese. De tio en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto deriviĝis la adjektivo "lakona", kiu priskribas komunikan stilon aparte koncizan.

Sekve difiniĝis la literatura stilo "Lakonismo", kiu laŭ la Esperanto-vortaro PIV "serĉas la frapantecon per koncizaj formuloj".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

37° norde 22° 30' oriente Mapo