Kvardek martiroj de Anglujo kaj Kimrujo
Kvardek martiroj de Anglujo kaj Kimrujo (angle: Forty Martyrs of England and Wales) nomiĝas grupo de sanktuloj romkatolikaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro malvolo (ĵure) akcepti la gvidpovan akton de reĝo Henriko la 8-a. Konsekvence multaj el suferis, inter 1535 kaj 1540, ekzekutiĝon - parte post kruelaj torturoj. Inter la martiroj en la 1537-a jaro anoj de la kartuzio de Londono kaj la prioroj de la kartuzioj de Beauvale kaj Axelhome. Sume temis pri 18 monaĥoj.
En 1970 lia papa moŝto Paŭlo la 6-a sanktigis ilin. Ilia festotago liturgie estis komence la 25-a de oktobro, dum nuntempe oni flegas memori ilian martirecon la 4-an de majo, la tagon de la Okdek kvin martiroj de Anglujo kaj Kimrujo. La kimria regiona kalendaro krome enhavas memortagn pri la ses kimriaj kredatestintoj kaj de iliaj kompanoj (por Philip Evans kaj John Lloyd, John Jones, David Lewis, John Roberts kaj ilia instruisto Richard Gwyn). Specialan atentigon pri la menciitaj eventoj faradas la benediktina branĉo de la Adoradfratinoj de la Tre sankta koro de Jesuo (latine: Congregatio Adoratricum Sanctissimi Cordis Iesu de Monte Martyrum) en la klostro de Tyburn.
Martira listo
[redakti | redakti fonton]- John Almond
- Edmund Arrowsmith (1585–1628)
- Ambrose Barlow
- John Boste (ĉ. 1544–1594)
- Alexander Briant (ĉ. 1556–1581)
- Edmund Campion (1540–1581)
- Margaret Clitherow (ĉ. 1556–1586)
- Philip Evans
- Thomas Garnet
- Edmund Gennings
- Richard Gwyn
- John Houghton (ĉ. 1487–1535)
- Philip Howard (1557–1595)
- John Jones
- John Kemble
- Luke Kirby
- Robert Lawrence
- David Lewis (1617–1679)
- Anne Line
- John Lloyd
- Cuthbert Mayne (1543/1544–1577)
- Henry Morse
- Nicholas Owen (ĉ. 1550–1606)
- John Payne
- Polydore Plasden
- John Plessington
- Richard Reynolds
- John Rigby
- John Roberts
- Alban Roe
- Ralph Sherwin
- Robert Southwell (ĉ. 1561–1595)
- John Southworth (ĉ. 1592–1654)
- John Stone
- John Wall
- Henry Walpole
- Margaret Ward
- Augustine Webster
- Swithun Wells
- Eustace White
Aliaj martiroj
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ pro la sama "krimo" de ĵuro-nefaro devis morti (per senkapigo) la iama kanceliero Thomas More kaj la episkopo de Rochester, John Fisher. Pri ili memorigas oni en la 22-a de junio.