Kosmopramo Columbia
Aspekto
Columbia ([kolumbja]) estis usona kosmopramo. Ĝi estis la unua plurfoje uzebla kosmoveturilo. La konstruado finiĝis en marto 1979 kaj la unua flugo okazis en aprilo 1981 (STS-1). Ĝia interna kodnomo estas OV-102. Ĝi disrompiĝis la 1-an de februaro 2003 dum reveno en la teran atmosferon.
Columbia estis nomita laŭ la ŝipo per kiu la usona ŝipestro Robert Gray velis en 1787 de Masaĉuseco al Ĉinio por aĉeti teon. Post tri jaroj li revenis al Ameriko ĉirkaŭvelinte la mondon. Ankaŭ la navigejo de Apollo 11 nomiĝis Columbia.
Misioj
[redakti | redakti fonton]Nr. | Startdato | Kodnomo |
---|---|---|
1 | 14-a de aprilo 1981 | STS-1 |
2 | 12-a de novembro 1981 | STS-2 |
3 | 22-a de marto 1982 | STS-3 |
4 | 27-a de junio 1982 | STS-4 |
5 | 11-a de novembro 1982 | STS-5 |
6 | 28-a de novembro 1983 | STS-9 |
7 | 12-a de januaro 1986 | STS-61-C |
8 | 8-a de aŭgusto 1989 | STS-28 |
9 | 9-a de januaro 1990 | STS-32 |
10 | 2-a de decembro 1990 | STS-35 |
11 | 5-a de junio 1991 | STS-40 |
12 | 25-a de junio 1992 | STS-50 |
13 | 22-a de oktobro 1992 | STS-52 |
14 | 26-a de aprilo 1993 | STS-55 |
15 | 18-a de oktobro 1993 | STS-58 |
16 | 4-a de marto 1994 | STS-62 |
17 | 8-a de julio 1994 | STS-65 |
18 | 20-a de oktobro 1995 | STS-73 |
19 | 22-a de februaro 1996 | STS-75 |
20 | 20-a de junio 1996 | STS-78 |
21 | 19-a de novembro 1996 | STS-80 |
22 | 4-a de aprilo 1997 | STS-83 |
23 | 1-a de julio 1997 | STS-94 |
24 | 19-a de novembro 1997 | STS-87 |
25 | 13-a de aprilo 1998 | STS-90 |
26 | 23-a de julio 1999 | STS-93 |
27 | 1-a de marto 2002 | STS-109 |
28 | 16-a de januaro 2003 | STS-107 |
Membroj de la lasta skipo
[redakti | redakti fonton]- Komandanto Rick Husband
- Dua piloto William McCool
- Michael P. Anderson
- Kalpana Chawla
- David Brown
- Laurel Clark
- Ilan Ramon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Speciala paĝo pri la akcidento de Columbia (germane) Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Priskribo kaj flugoj de Columbia (angle) Arkivigite je 2019-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Akcidentraporto (angle)
- Encyclopedia Astronautica: Columbia (angle)
- Ĉu Powerpoint kunkulpis pri la akcidento? (angle) Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- La lasta starto de Columbia ĉe Youtube.com