Kleomeno la 1-a
Kleomeno la 1-a (Sparto) (524 a. K. - 490 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sennombraj militoj okazis en Beotio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. En 506 a. K. Kleomeno kreis ligon kun la Peloponeza Ligo, Beotio kaj Ĥalkido (en la Eŭbea insulo celante la reinstaliĝon de Izagoro (540 a. K. - 507 a. K.)
| |||||
Persona informo | |||||
Κλεομένης Α΄ της Σπάρτης | |||||
Naskiĝo | 545 a. K. en Sparto, Grekio | ||||
Morto | 490 a. K. en Sparto, Grekio | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Ĝismorta sangoperdo vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Sparto vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Agiads vd | ||||
Patro | Anaxandridas II (en) vd | ||||
Gefratoj | Cleombrotus (en) , Leonidaso la 1-a kaj Dorieus (en) vd | ||||
Infanoj | Gorgo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kleomeno la 1-a estis Agiada reĝo de Sparto inter 524 a. K. kaj 490 a. K. Unu el la plej gravaj spartaj reĝoj, Kleomeno estis instrumenta en la organizado de la greka rezisto kontraŭ la Persa Imperio de Dario la 1-a, same kiel en la formado de la geopolitika ekvilibro de Klasika Grekio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Supreniro al la trono
[redakti | redakti fonton]Herodoto rakontas la okazaĵojn kiuj kondukis al la sinsekvo de Agiado al la trono en 521 a.K. Ĉar la unua edzino de la reĝo Anaksandrido la 2-a (570 a. K. - 520 a. K.) restis tiom longe por gravediĝi, la konsilistoj de la reĝo proponis ke li edziĝu kun dua edzino: tio, fakte, naskis Kleomeno baldaŭ poste. Tamen tute neatendite ankaŭ lia unua edzino gravediĝis kaj naskis sian unuenaskiton Dorieo (540 a. K. - 510 a. K.) (iom pli juna ol Kleomeno), kaj poste Leonidaso la 1-a (la heroo de la Termopiloj) kaj Kleombroto (541 a. K. - 479 a. K.) (patro de Paŭzanio (537 a. K. - 469 a. K.)).
Post la morto de Anaksandrido la 2-a, Dorieo prezentis sian kandidatecon por la trono kiel la majorato de sia unua edzino, sed la spartanoj elektis Kleomenon kiel la aŭtentan majoraton de la forpasinta reĝo. Dorieo tiam forlasis Sparton por serĉi sian sorton en la okcidenta Mediteraneo.
Kleomeno la 1-a estis la arkitekto de efika ekstera politiko, ofte preterirante sian Eŭripontidan kolegon kaj provante limigi la potencon de la eforoj, kiuj igis Sparton, en la sekvaj tridek jaroj, atingi la rangojn de granda potenco. Ekzistis tri agadlinioj kiujn li povus preni. Li unue plifirmigis kaj etendis spartan hegemonion super Peloponezo, kaj kun armeaj agoj, precipe kontraŭ Argos, kaj teksante tiun reton de aliancoj kun preskaŭ ĉiuj grandurboj de la regiono kiujn modernaj historiistoj nomis la Peloponeza Ligo.
Kleomeno tiam klopodis uzi la potencon firmigitan en Peloponezo kiel bazon por aŭdaca intervenisma politiko en la polisoj ĉie en la kontinenta Grekio, kun la celo transformi ĝin en komunumon de aŭtonomaj urboj sub la direkto de Sparto (anstataŭigante la tiranojn per oligarkiaj reĝimoj). La tria linio kiu karakterizis lian politikon estis la rifuzo interveni en la egeaj insuloj, en Malgranda Azio aŭ en aliaj lokoj ekster tio, kion li konsideris la zono de sparta influo (kontinenta Grekio kaj, dum certa periodo, Granda Grekio, kie li apogis la entreprenoj de sia duonfrato Dorieo). Li precipe rifuzis interveni en Samoso kaj favore al la grekaj urboj Ionio. Kleomeno ankaŭ elstaris pro sia senskrupuleco en la prezentado de religiaj pravigoj por siaj agoj, sisteme faranta uzon de la tre grava orakolo de Delfo.
Unuaj tridek jaroj da regado
[redakti | redakti fonton]En 519 a.K. li intervenis en la krizo inter la urboj Beotio, Tebo kaj Platea. En 517 a.K. en la Cikladoj apud Naksoso li eltronigis la tiranon Ligdami, establante oligarkian reĝimon.
Li gvidis plurajn ekspediciojn kontraŭ Argos, precipe en 510 a.K. (en la milito, en kiu oni rakontas la legendan anekdoton de la virinaj batalantinoj gviditaj de Telesilla): Argos suferis katastrofan kaj definitivan malvenkojn en la batalo de Sepeia en 494 a.K. Tamen, reveninte el la ekspedicio Kleomeno estis akuzita je siaj politikaj kontraŭuloj pri ne esti kompletiginta la venkan kampanjon ĉar li estis koruptita de la argivoj[1]: tamen li estis tute malkondamnita. Argos, kvankam grave venkita, ne estis devigita eniri la Peloponezan Ligon, verŝajne tiu estis provo pliigi la interkonsenton de la grekaj grandurboj rilate al Sparto per tiu ekzemplo de liberaleco.
En 510 a.K. la reĝo favoris la falon de la tiraneco de la Ortagoridoj en Sikiono kaj la starigon de oligarkia registaro. Inter la aparte gravaj intervenoj en la internaj aferoj de aliaj polisoj, kiuj pruvus katastrofaj, estis tiuj aranĝitaj en Ateno. En 511/510 a.K. Kleomeno ludis decidan rolon en faligado de la tiraneco kun la elpelo de Hipiaso de la grandurbo, malgraŭ la komencaj fiaskoj.
Poste, en la atena alfronto inter Izagoro kaj Klisteno, la sparta reĝo apogis la unuan kaj, kiam Klisteno triumfis, li fariz uzon el la fortoj de la Peloponeza Ligo. Ĉiukaze, post komenca fazo favora al Izagoro, en 506 a.K. la projekto malsukcesis. Finfine, en 500 a.K., Kleomeno denove provis eniri la internajn aferojn de Ateno por restarigi la pozicion de Hipiaso, sed la firma rifuzo de Korinto sekvi Sparton en la interfrapiĝoj kaŭzis novan fiaskon.
Intrigo kaj morto
[redakti | redakti fonton]En 491 a.K. Kleomeno indigne rifuzis la peton faritan de la Reĝo de Persio transdoni "teron kaj akvon" kiel signo de submetiĝo al la persaj ambasadoroj. Tiam, laŭ la peto de la atenanoj, li mobiliziĝis por solvi la krizon inter ili kaj la loĝantoj de Egino, kiuj jam de kelka tempo militis unu kun la alia, precipe ĉar la eginanoj ne hezitis submetiĝi al la persoj. La rezulto de la misio, aliflanke, ne estis atingita tuj ĉar la insulanoj, sub la influo de la alia sparta diarko, Demarato, estis hezitemaj akcepti la altrudon de ununura sparta reĝo, ankaŭ postulante la opinion de la europontida Demarato.
Reveninte al Sparto, Kleomeno la 1-a fariz uzon el manipulado de la orakolo de Delfo por forigi sian kolegon, akuzante lin je ne esti la legitima filo de sia antaŭulo, dank' ankaŭ al la taŭga atesto de Leotikido, parenco de Demarato. En 491 a.K. Demarato estis eltronigita kaj ekzilita (li mortis en Persio) kaj lia loko prenita fare de Leotikido, elektita Eŭropontida reĝo en lia sinsekvo. Li tuj revenis al Egino kun sia kolego Leotikido kaj liveris la petitajn ostaĝojn.
Tamen, la konspiracio kontraŭ Demarato estis poste malkovrita kaj Kleomeno I, kondamnita de la eforoj, devis fuĝi en ekzilon en 490 a.K. Post mallonga tempo, li organizis ribelon en Arkadio, kolektis potencan armeon kaj sukcesis reveni al Sparto kaj reakiri la tronon en 488 a.K. Tamen, laŭ la tradicio, li freneziĝis (eble li estis freneza de kelka tempo aŭ eble tio estis nur kalumnio de la eforoj por pravigi la strangan memmortigon) kaj en de la sama jaro li sinmortigis. Kleomeno estis sukcedita de lia duonfrato Leonidaso la 1-a (estonta heroo de Termopiloj), kiu prenis la filinon de sia antaŭulo, Gorgo, kiel sia novedzino. Leotikido ankaŭ spertis teston pri korupto de la eforoj kaj estis kondamnita al ekzilo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aristagoro de Mileto (575 a. K. - 497 a. K.)
- Anaksandrido la 2-a (570 a. K. - 520 a. K.) reĝo de Sparto
- Klisteno de Ateno (570 a. K. - 507 a. K.)
- Leotikido la 2-a (545 a. K. - 476 a. K.)
- Leonidaso la 1-a (540 a. K. - 480 a. K.)
- Izagoro (540 a. K. - 509 a. K.) atena politikisto
- Dorieo (540 a. K. - 510 a. K.) frato de Kleomeno la 1-a kaj sparta militisto
- Kleomeno la 2-a (Sparto) (390 a. K. - 309 a. K.)
- Kleomeno la 3-a (Sparto) (254 a. K. - 222 a. K.)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Argivoj: loĝantoj de Argos.