Karlovac
Aspekto
- Eble vi serĉas: Karlovec.
Karlovac | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Kroatio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 47000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 49 377 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 123 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 30′ N, 15° 33′ O (mapo)45.49305555555615.555833333333Koordinatoj: 45° 30′ N, 15° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 112 m [+] | ||||
Areo | 401,1 km² (40 110 ha) [+] | ||||
Horzono | Centreŭropa Somera Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Karlovac [+] | |||||
Karlovac [ˈkarlɔʋats], germane Karlstadt, Carlstadt, hungare Károlyváros estas urbo en centra Kroatio kun 59.395 loĝantoj (2001), inter kiuj 85,86 procentoj estas kroatoj.
Karlovac estas la sidejo de la administra regiono Karlovac (kroate Karlovačka županija). La urbo situas apud kvar riveroj, nome apud Korana, Kupa, Mrežnica kaj Dobra, je distanco de 56 km de la kroata ĉefurbo Zagrebo, kaj 130 km de Rijeko, la plej granda havena urbo de la lando.
Karlovac apartenas al la plej junaj urboj de Kroatio kaj estis fondita en 1578 de Karlo la 2-a de Aŭstrio, kiel granda fortreso.
Ĝi disponas pri malnova baroka urbocentro. Forte difektita dum la milito de 1991-1995, ĝi estis restarigita dum la lastaj jaroj.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo naskiĝis:
- arkivisto Béla Baranyai
- inĝeniero pri agrario Rudolf Kasztori
- matematikisto József Wolfstein
- pentristo Alfred Freddy Krupa
- en la urbo mortis:
- hungara militestro Francisko Nádasdy (banuso)
- hungara literatuhistoriisto Jenő Péterfy
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Sofio, la ĉefurbo de Bulgario
- Erzsébetváros, la 7-a distrikto de Budapeŝto en Hungario
- Alessandria en Italio
- Tauragė en Litovio
- Kragujevac en Serbio
- Kansasurbo en Usono
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Teatro kaj gimnazio de Karlovac
-
Burgo Dobovac sur monteto apud Karlovac
-
Karlovac disvolviĝis ĉirkaŭ stel-forma fortreso, konstruita en la epoko de la Turkaj Militoj
-
Herbejo apud la rivero Korana en Karlovac