Ilona Kassai
Aspekto
Ilona Kassai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hiller Ilona |
Naskiĝo | 8-an de julio 1928 (96-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | József Zana (1965–) |
Infano | Zolee Ganxsta |
Okupo | |
Okupo | aktoro dublaktoro |
Ilona Kassai [kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai Ilona (laŭ edza nomo Zana Józsefné) estas hungara aktoro, voĉaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Hiller, ŝia edzo estis József Zana, ŝia filo Zolee Ganxsta.
Ilona Hiller[1] naskiĝis la 8-an de julio 1928 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Kassai frekventis aktoran lernejon de Árpád Lehotay en Szeged. Ŝi komencis sian aktoran karieron en 1949. En 1965 ŝi edziniĝis, baldaŭe naskis filon. Ŝi longe aktoradis en migra teatro. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 8 kinejaj filmoj inter 1965-2008, ekzemple Makra, 1972
- 8 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 19-19, ekzemple Szomszédok (Najbaroj), 1990
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Rikardo la 2-a - princino Gloucester; Otelo - Desdemona; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk), - Melinda; Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatraĵo) - Mariska; Ede Szigligeti: Liliomfi (teatraĵo) - Kamilla