Historiografio
Historiografio estas la skriba pritrakto de pasintaj okazaĵoj, precipe tiaj kiaj estas interesaj por ne malgranda grupo. Historiografio estas tre vasta nocio, kiu inkludas kaj sciencnivelajn kaj nesciencajn verkojn. Pli malvasta estas la historioscienco, kiu estas universitata fako kiu funkcias laŭ certaj reguloj. Homon, kiu verkas historiografion, oni nomas historiografo; por la historiosciencisto oni preferas la vorton historiisto.
Evoluo en Eŭropo
[redakti | redakti fonton]Antikveco
[redakti | redakti fonton]"Patro de historiografio" oni nomis jam en la antikveco Herodoton, kiu elektis la imponan renkontiĝon inter Okcidento kaj Oriento (helenoj kun barbaroj). Li evidentiĝis vera majstro de rakontado. Post li venis Tucidido, pli pragmatika ol Herodoto. Tia historiografio per mallongeco agrabla unuigis kritikon historian kun politikaj pripensadoj kaj komprenstrebado pri monda historia tuto. La saman celon havis ankaŭ Ksenofonto, tamen malpli sukcese. Post la malantaŭeniro de la kvalito de greka literaturo brilis ankoraŭ Polibio.
Ĉe la romianoj evoluiĝis historiografio nur en la lasta jarcento de la respublika sistemo. Salustio, Tito Livio kaj aparte Tacito ja egalis la helenajn idolojn. Ankaŭ ĉe la pli postaj historiografoj (Suetonio, Velleius Paterculus, Iosephus, Amiano Marĉelino, Kasjo Diono i.a.) la antikvaj steloj reaperetis.
Ekfloro post la Mezepoko
[redakti | redakti fonton]Mezepoke ŝajne altkvalita historiografia arto estis for. Nur kelkaj biografioj, i.a. de Karolo la Granda fare de Eginhardo, kaj kelkaj universalhistoriaĵoj (ekz. de Otto von Freising) menciindas. Reekfloro estis en la tempo de humanismo, unue en Italujo, kie Makiavelo gravis. Estiĝis ne nur historiaj verkoj, kiuj pritraktis la aferojn laŭ certaj vidpunktoj kaj ideoj strebante je vereco sub artista formo, sed establiĝis bazoj de scienca esplorado. Oni instalis historiajn katedrojn kaj eldonis kolektojn kaj antologiojn historiografiajn. Analoj, rememoroj, historiaj verkoj objektivaj, universalhistoriaĵoj estis flegataj en ĉiuj nacioj (Italujo, Hispanujo, Franclando, Nederlando, Anglujo, Germanujo, Skandinavio, slavaj landoj).
Tamen tiuj evoluoj ne samtempe komenciĝis en ĉiu lando. Post la jam laŭditaj italoj venis, en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la anglaj kaj francaj scienculoj. Ekde la 19-a jarcento plej gravis la germanoj. Kun Barthold Georg Niebuhr kaj Leopold von Ranke malfermiĝis nova epoko de historiografio, ne nur en Germanlingvio sed ĉie ajn, kie oni observis iliajn modernajn metodojn. Baldaŭ poste komenciĝis specialiĝo de sciencoj, kio senteblis memkompreneble ankaŭ ĉe historigrafio.
20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Historiografion en la 20-a jarcento regis moviĝo en universitatojn kaj fakajn esplorcentrojn. Popularan historion daŭre verkis memedukitaj amatoroj, sed faka historio fariĝadis la propraĵo de universitate trejnitaj doktoroj. La trejnado elstarigis laboradon pri unuarangaj fontoj en arkivoj. Universitataj seminarioj instruis doktoriĝontojn kiel revui la historiografion de la temoj, por ke ili kapablu kompreni la aktuale uzatajn konceptarojn kaj la kritikojn pri iliaj fortoj kaj malfortoj.[1][2] Ĉe tiu evoluo okcidenta Eŭropo kaj Usono alprenis gvidan rolon. Ankaŭ la starigo de regionaj studoj evoluigis historiografian praktikadon.
Usono
[redakti | redakti fonton]La usona "gramatika" studtemaro en la 19-a jarcento inkludis klasikan kaj postan eŭropan historion. Usona historio estis ekinkludita en la pli malfrua parto de la jarcento.[3]
Serio de diversaj aliroj aperis en la 20-a jarcento. En 2009-2012 eldoniĝis averaĝe po 16 000 novaj fakhistoriaj libroj jare.[4]
Kvantiga historio
[redakti | redakti fonton]Socia historio, foje nomata "nova socia historio", estas ampleksa subfako, kiu studas la spertojn de ordinaruloj en la pasinteco.[5] Ĝi kreskegis en la jardekoj de 1960 kaj 1970 kaj daŭre estas bone reprezentata en universitataj fakoj. Tamen, post 1980 la "kultura ĝiro" direktis la sekvan generacion al novaj temoj. Inter 1975 kaj 1995 la proporcio de profesoroj identigantaj sin kiel socihistoriaj ĉe usonaj universitatoj kreskis de 31 ĝis 41 elcente, dum la proporcio de politikhistoriistoj malkreskis de 40 ĝis 30 elcente.[6]
Terminoj kaj temaroj
[redakti | redakti fonton]Jen listo nekompleta de historiografiaj ĝenroj:
- kronikoj
- tutmonda historiografio (foje distingata de eŭropcentrisma)
- ĉekortega historiografio
- eklezia historiografio
- kultura historiografio
- nacia historiografio
- politika historiografio
- socia historiografio
- supernacia historiografio
- universala historiografio
- ekonomia historiografio
- privirina historiografio
- fakaj historiografio: ekz. jurscienca, universitata, teknika, literatura, lingva, medicina
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John Higham, History: Professional Scholarship in America (1989) ch 1 (ISBN 978-0801839528)
- ↑ (2011) “Writing history in Macaulay's shadow: J. R. Seeley, E. A. Freeman, and the audience for scientific history in late Victorian Britain”, Journal of the Canadian Historical Association 22 (2), p. 30–56. doi:10.7202/1008977ar.
- ↑ Barry Joyce, The First U.S. History Textbooks: Constructing and Disseminating the American Tale in the Nineteenth Century (Lexington, 2015). viii, 335 pp. (ISBN 978-1498502153)
- ↑ See table IV-12b Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (1979) “The "New" Social History in the Context of American Historical Writing”, Reviews in American History 7 (1), p. 1–12. doi:10.2307/2700953.
- ↑ Stephen H. Haber, David M. Kennedy, kaj Stephen D. Krasner, "Brothers under the Skin: Diplomatic History and International Relations", International Security, vol. 22, num. 1 (somero 1997), p. 42 online at JSTOR Arkivigite je 2019-05-31 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 680, kio legeblas tie ĉi interrete.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Historiografio de Esperanto de Tyron - vicprezidanto de TEJO, Retoso 2022, en Jutubo