Hipermerkato
En komerco, hipermerkato aŭ hiperbazaro estas ĉiovendejo kio kombinas supermerkaton kaj specialajn stokejojn. La rezulto estas etenda instalaĵo por podetala propono de ampleksa gamo de produktoj sub unu tegmento, inklude ĉiatipajn manĝaĵojn kaj ĝeneralajn komercaĵojn. En teorio, hipermerkatoj ebligas al konsumantoj plenumi ĉiujn siajn ĉiutagajn rutinajn aĉetonecesojn en nur unu loko kaj demarŝo. La termino hipermerkato (france hypermarché) estis stampita en 1968 fare de la franca komercofakulo Jacques Pictet.[1]
Hipermerkatoj, kiel aliaj ĉiovendejoj, tipe havas negocajn modelojn fokuse al alt-voluma, malalt-profitaj vendoj. Tipe ili kovras areon de 5000 al 15000 m², ili ĝenerale havas pli ol 200,000 diferencajn markojn de varoj disponeblaj samtempe. Pro siaj grandaj surfacoj, multaj hipermerkatoj elektas lokojn en antaŭurboj aŭ ekstere de urboj kiuj estu facile alireblaj aŭte.