Harrison Dillard
Harrison Dillard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | William Harrison Dillard |
Naskiĝo | 8-an de julio 1923 en Klevlando, Ohio |
Morto | 15-an de novembro 2019 (96-jaraĝa) en Klevlando |
Mortokialo | Stomaka kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Baldwin Wallace University (en) East Technical High School (en) |
Okupo | |
Okupo | kurtadistanca kuristo atleto |
William Harrison DILLARD (la 8-an de julio 1923 - la 15-an de novembro 2019) estis afro-usona sprintulo, olimpika ĉampiono kun 4 oraj medaloj, en la 100-metra kurado (Atletiko ĉe la Londono-Olimpikoj (1948)) kaj en la 110-metra barierokurado (Atletiko ĉe la Helsinkaj Olimpikoj (1952)), tiel iĝante la ununura atleto en la historio de Olimpikoj por venki en ambaŭ tiuj vetkuroj same kiel atingi mondan rekordon.
Dillard estis kromnomita Bones (ostoj) pro sia magra konstruo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Dillard estis naskiĝis en Klevlando, Ohio, grandurbo kie atleto Jesse Owens kreskis. Renkontinte Evans, kiu gajnis 4 orajn medalojn ĉe la Somera Olimpiko 1936, 13-jaraĝa li decidis, ke li volas esti same sukcesa kiel li. En 1941 li komencis studi en Baldwin-Wallace kolegio kaj en 1943 li estis rekrutita en la Usonan Armeon dum Dua Mondmilito kaj servis en la 92-a divido kiu inkluzivis plejparte nigrajn soldatojn kiuj estis nomitaj Buffalo Soldiers. En 1946 li revenis al liaj studoj.
Monda rekordo
[redakti | redakti fonton]En 1946 Dillard atingis mondan rekordon en la 220 jardaj hurdoj kun tempo de 22.3 sekundoj kaj en 1948 li atingis mondan rekordon en la 120 jardaj hurdoj kun tempo de 13.6 sekundoj. De la 31-an de majo 1947 ĝis la 26-an de junio 1948, li venkis en 82 vetkuroj super hurdoj en vico.
Olimpika ĉampiono
[redakti | redakti fonton]En la usonaj provoj por Somera Olimpiko 1948 Dillard ne sukcesis fini la 110-metrajn hurdokuradon en kiuj li atingis mondan rekordon, sed sukcesis kvalifiki por la 100-metra kurado, post finiĝado en tria loko. En la olimpiko mem, li gajnis du orajn medalojn, en la 100-metra vetkuro en nova olimpika rekordo de 10,30 sekundoj, antaŭ la mondĉampionoj Barney Ewell (10,4 sekundoj) kaj Lloyd La Beach el Panamo (10,6 sekundoj) kaj en la 4x100-metra stafetkurado kun rezulto de 40,6 sekundoj, Antaŭ Britio (41,3 sekundoj) kaj Italio (41,5 sekundoj).
Ĉe la Somera Olimpiko 1952 Dillard gajnis du orajn medalojn, en la 110-metra hurdokurado kun nova olimpika rekordo de 13,70 sekundoj (13,91 sekundoj, elektronika tempo) antaŭ Jack Davis (14,00 sekundoj) kaj Arthur Barnard (14,40 sekundoj) ambaŭ el Usono kaj kurante 4x100-metran stafetadon kun rezulto de 40,1 sekundoj, antaŭ Sovetunio (40,3 sekundoj) kaj Hungario (40,5 sekundoj).
Posta kariero
[redakti | redakti fonton]Post la fino de lia sportkariero, Dillard okupiĝis pri publikaj rilatoj kaj gvatado por la Cleveland Indians basbalteamo. Li ankaŭ aranĝis radiospektaklojn sur lokaradia stacio en Klevlando kaj laboris kiel afergvidanto por la Cleveland County Board of Education.
Dillard mortis pro stomaka kancero la 15-an de novembro 2019. Ĝis sia morto, li estis la plej maljuna olimpika ormedalisto de Usono.
Titoloj kaj atingoj
[redakti | redakti fonton]- En totalo, Dillard gajnis 14 Amatora Atletika Unio titolojn kaj 6 NCAA- titolojn.
- En 1955, Dillard gajnis la James A. Sullivan Premion, por la plej bona amatoratleto [1]
- En 1983 li estis inkludita en la Usona Olimpika kaj Paralympic Athletes Halo de Famo [2]
- En 1974 li estis induktita en la Sportan Halon de Famo en Usono.
- En 2013 li membrigis la Halon de Famo de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj
Personaj rekordoj
[redakti | redakti fonton]- 100-metra kurado : 10.5 sekundoj ( 1948 )
- 110-metra hurdokurado : 13.7 sekundoj (1948)
- 120 jardaj hurdoj: 13.6 (1948) monda rekordo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- . The Forgotten Fastest Man (July 12, 2016). Alirita February 27, 2017 .
- (November 18, 2019) “Harrison Dillard '49”. Alirita January 26, 2020..
Arkivigite je 2024-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
- “Dillard Story Written By 1951 BW Graduate/ESPN Analyst Bud Collins”. Alirita January 26, 2020..
Arkivigite je 2022-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ James E. Sullivan Award
- ↑ Harrison Dillard, HALL OF FAME MEMBER CLASS OF 1983, OLYMPIAN (angla)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interview with Harrison Dillard, recorded September 13, 2012, at Cleveland Public Library's Sports Research Center.
- Harrison Dillard 100m win at 1948 Olympics (video)
- Encyclopedia of Baldwin Wallace University History: Harrison Dillard