iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Glenn_W._Most
Glenn W. Most - Vikipedio Saltu al enhavo

Glenn W. Most

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glenn W. Most
Persona informo
Naskonomo Glenn Warren Most
Naskiĝo 12-an de junio 1952 (1952-06-12) (72-jaraĝa)
en Miamo
Lingvoj anglagermanaitala
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato Harvard
Kolegio Corpus Christi
Universitato Yale Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo klasika filologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Glenn Warren MOST (naskiĝinta la 12-an de junio 1952 en Miamo) estas usona filologo klasika.

Post la studo de klasikaĵoj kaj kompara literaturscienco ĉe Universitato Harvard kaj ĉe Kolegio Corpus Christi (Oksfordo) li instruis ĉe altlernejoj en Yale, Princeton, Michigan, Siena, Innsbruck (1987/88), Heidelberg kaj Parizo. Ekde 1996 li estis profesoro ĉe Committee on Social Thought (Universitato de Ĉikago) kaj ekde 2001 pluse profesoro pri helena filologio ĉe Scuola Normale Superiore di Pisa.

En Ĉikago li prelegis pri klasikaj tekstoj (ĉefe pri helena poezio) sed ankaŭ pri pli novaj verkistoj kiel Dante, Shakespeare, William Wordsworth, Nietzsche, Marcel Proust kaj Walter Benjamin. Gravegis por Glenn ĉiam ankaŭ prezento de taŭgaj metodoj alproksimigi al la homoj klasikajn kaj malklasikajn literaturojn per komparado.

Li eldonis librojn pri klasikaĵoj, pri la historio kaj la metodoj de instruado de aĵoj de Antikva Grekio kaj Romio, pri literaturteorio, pri arta historio ankaŭ. Nenombreblaj estas liaj artikoloj aperintaj prie en fakgazetoj, ankaŭ koncerne modernajn filozofion kaj literaturon sen paroli pri diversaj tradukitaĵoj. Planatas nuntempe novaj tradukoj de helenaj tragedioj, nova eldono de antaŭsokrataj filozofoj, dulingva eldono de antikvaj kaj mezepokaj komentoj (scholia) kaj esploro nova de la hezioda Teogonio.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Leibniz, Specimen Dynamicum, eldonis kun H.G. Dosch kaj E. Rudolph (1982)
  • The Poetics of Murder: Detective Fiction and Literary Theory, eldonis kun W.W. Stowe (1983)
  • The Measures of Praise: Structure and Function in Pindar's Second Pythian and Seventh Nemean Odes (1985)
  • F.A. Wolf: Prolegomena to Homer 1795, eldonis kun A.T. Grafton kaj J.E.G. Zetzel (1985)
  • Théophraste, Métaphysique, eldonis kun A. Laks (1993)
  • (ed.) Collecting Fragments - Fragmente sammeln, Aporemata I (1997)
  • Studies on the Derveni Papyrus, eldonis kun A. Laks (1997)
  • Editing Texts - Texte edieren (1998)
  • Raffael, Die Schule von Athen. Uber das Lesen der Bilder (1999)
  • Commentaries - Kommentare (1999)
  • Historicization - Historisierung (2001)
  • Disciplining Classics - Altertumswissenschaft als Beruf (2002)
  • Ancient Anger. Perspectives from Homer to Galen, eldonis kun S.M. Braund (2003)
  • S. Timpanaro, The Genesis of Lachmann's Method, eldonis kaj tradukis G.W.M. (2005)
  • Doubting Thomas (2005)
  • Hesiod, Loeb Classical Library, 2 volumoj (2006)
  • Révolutions homériques, eldonis kun L. Norman kaj S. Rabau (2009)
  • The Classical Tradition, eldonis kun A.T. Grafton kaj S. Settis (2010)
  • Les Filles de Melpomène: Quelques Héroines tragiques d’Euripide et leurs descendants (2011)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]