Davido la 2-a (Skotlando)
Davido la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Dàibhidh II | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1324 en Dunfermline Palace | ||||
Morto | 22-an de februaro 1371 (46-jaraĝa) en Edinburga Burgo | ||||
Tombo | Abatejo Holyrood vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | klano Bruce vd | ||||
Patro | Roberto Bruso vd | ||||
Patrino | Elizabeth de Burgh (en) vd | ||||
Gefratoj | Marjorie Bruce (en) kaj Margaret Bruce (en) vd | ||||
Edz(in)o | Johana de la Turo (1328 (Gregoria)–) Margaret Drummond, Queen of Scotland (en) vd | ||||
Amkunulo | Agnes Dunbar (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Davido la 2-a (1324 - 1371) estis reĝo de Skotlando de 1329 ĝis 1371. Li estis la filo de Roberto la 1-a (Robert the Bruce) kaj lia dua edzino, Elizabeth de Burgh.
Malgraŭ la traktato kun Anglujo de 1328, lia regno estis invadita de Eduardo la 3-a de Anglio kaj Davido devis ekziliĝi al Francio post la malvenko en julio 1333. La lukto kontraŭ la angloj restis sub la gvido de la juna nevo de Davido, Roberto Stuarto.
Eduardo la 3-a helpis sian favoraton Eduardo de Balliol, filo de Johano de Balliol, fariĝi (kontraŭ-)reĝo de Skotlando, kun la nomo Eduardo la 1-a. Sed pli malfrue Davido reakiris la skotan tronon.
Denove venkita de Eduardo la 3-a en 1346 en la Batalo de Neville's Cross, Davido estis malliberigita en Anglujo ĝis 1357. Dum tiu tempo Skotlando restis sub la regentado de lia nevo Roberto Stuarto.
Davido estis edzo de Johana de la Turo, fratino de Eduardo la 3-a, sed ili ne havis gefilojn. Li denove geedziĝis (1364) kun Margareta Drummond, ankaŭ sen gefiloj.
Pro tiu kialo, je lia morto proklamiĝis heredanto lia nevo Roberto Stuarto, per kio ekiĝis la regado de la dinastio de Stuartoj.