Człuchów
Człuchów | |||||
germane: Schlochau | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio • urbeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Człuchowa | ||||
Provinco | Pomeria provinco | ||||
Distrikto | distrikto Człuchów | ||||
Komunumo | komunumo Człuchów | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1348 | ||||
Koordinatoj | 53° 39′ N, 17° 22′ O (mapo)53.6517.366666666667Koordinatoj: 53° 39′ N, 17° 22′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 160 m | ||||
Areo | 12,48 km² | ||||
Loĝantaro | 13343 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 069 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 77–300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 59 | ||||
Aŭtokodo | GCZ | ||||
TERYT | 6222803011 | ||||
Estro | Ryszard Szybajło | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Wojska Polskiego 1 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 77–300 | ||||
Telefono de estraro | 59 834-22-91 | ||||
Fakso de estraro | 59 834-32-72 | ||||
Poŝto de estraro | sekretariat@czluchow.pl | ||||
Komunuma retejo | http://um.czluchow.pl/ | ||||
Człuchów (prononcu: ĉŭuhuf)[1], germane Schlochau / prononcu: ŝloĥaŭ, kaŝube Człuchòwò / prononcu: ĉŭuhovo aŭ ankaŭ Człochòwò), estas urbo en la Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Człuchów. Fine de 2021 en la urbo vivis 13 343 loĝantoj.
Dum la jaroj 1466-1772 Człuchów estis en limoj de Pollando, antaŭe ĝi apartenis al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĝis la jaro 1945 la urbo nomiĝis Schlochau kaj estis en la limoj de Prusio kaj ekde 1871 ankaŭ en la Germana Imperiestra Regno.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Historio en la Mezepoko
[redakti | redakti fonton]La unuaj mencioj pri la loĝloko devenas el la 12-a jarcento. Tio estis la malnova pomeria setlejo, situanta sur la terkolo inter du lagoj. La alvenintoj de la rivero-baseno Noteć konstruis tie la praslavan lignan burgon (kastelon), la spuroj de ĝi estas troveblaj sur la plej alta monto ĉe la piedoj de la nuna urbo. Dum la tempo de la pomeriaj (gdanskaj) princoj la setlejo apartenis al la kastel-estro de Szczytno, kiu estis 20 km nord-okcidente de la hodiaŭa Człuchów, hodiaŭ Szczytno ne plu ekzistas. De la jaro 1312 la setlejo Schlochau ekestis la posedaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Rezidis tie La Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Konrad von Jungingen dum la jaroj 1393–1407, li estis la frato de Ulrich von Jungingen. Lia sidejo troviĝis en la loka kastelo de Schlochau. Tio estis dua kastelo laŭ la grandeco – en la ŝtato de la Teŭtona Ordeno. La teŭtonoj el Marienburg meze de la 14-a jarcento ekkomencis la koloniigadon de la sud-okcidenta ĉelimo de sia teŭtona ŝtato, enloĝigante tien loĝkolonianojn el la germaniaj landoj. En la jaro 1348 Schlochau ricevis la urborajton.
Historio en la 15-a kaj 16-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]Post la fino de la dektrijara milito en la jaro 1466 Schlochau eniris Pollandon, ekde tiam ĝi nomatis kaj Słuchów kaj Schlochau, ĉar la urbanaro daŭre estis plejparte germanlingva. Dum pola tempo, la urbo plenumis rolon de la administra centro de tuta sud-okcidenta parto de Reĝa Prusio. Kompare kun aliaj urboj de tiama Pollando la urbo estis en la grupo de malgrandaj urboj. Oni menciis ke fine de la 15-a jarcento nombro de metiistoj en la urbo estis la sama kiel en Biały Bór. La plimulto de germanoj en la urbo rapide influis por la venko de Reformacio (aŭ la Protestanta Reformado) kaj transpreno de la preĝejoj de la katolika eklezio jam en la jaro 1550. La nunaj dokumentoj de tiama epoko, t.e. el la jaro 1570, mencias la urbon kiel urbeton kun 20 domoj ĉe la urboplaco, 25 ĉe la apudaj vojoj, 8 metiejoj kaj 3 mezepokaj butikoj.
Historio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]La falo de la urboj rezulte de militoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ankaŭ okazis en la urbo. La urbo estis multfoje detruita dum la militoj pol-svedaj, dum la unua duono de la 17-a jarcento. La provo de la rompo de ekonomia krizo en la urbo estis invito de judaj komercistoj fare de pola starosto (distrikt-estro) Radziwiłł. La juda komunumo baldaŭ establigis rande de la urbo la judan kvartalon kun sinagogo, la lernejon por knaboj kaj juĝejon. La judoj ne estis sub la leĝo de urboj, sed rekte estis sub la distriktestroj (starostoj), ili devis pagi imposton rekte al la kastelo, sed ili ne pagis la imposton al la urba kaso. Rezulte de la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 Schlochau eniris Prusion. Dum la jaro 1786 kaj denove en la jaro 1793 okazis la lastaj grandaj incendioj (brulegoj) en Schlochau. Laŭ peto de la loĝantoj de la urbo oni malkonstruis parton de la kastelo kaj de tiuj akiritaj brikoj estis rekonstruita la urbo post la incendioj.
Historio en la 19-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Rezulte de la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815, la modernaj reformoj de la prusia leĝo permesis la disvolvon de la infrastrukturo de la urbo. Post la jaro 1818 Schlochau denove ricevis la statuson de la distrikta urbo. Fine de la 1820-aj jaroj oni modernigis la landan 'berlinan" vojon (inter la urboj Berlino kaj Kenigsbergo). En la jaro 1844 la ĉefa strato de la urbo estis lumigita per strataj elektro-lampoj. La konstruo de la fervojo dum la jaroj 1877–1878 faris gravan fervojan nodon en Schlochau. Jam en la jaro 1865 oni establis malgrandan urban malsanulejon (hospitalon), kaj en la jaro 1871 ekestis en Schlochau la distrikta ŝparkaso. Tamen ĝis la jaro 1892 en Schlochau ne estis poŝtoficejo. Konstruis ĝin privata investanto nur post la peto de la ĝenerala Poŝtestro de Germanio.
Historio komence de la 20-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Schlochau en la intermilita periodo riĉiĝis kaj beliĝis; estis establitaj kelkaj objektoj kultur-rekreadaj. Interalie konstruita estis stadiono kaj la distrikta muzeo. La reaperinta la Dua Pola Respubliko en la jaro 1918 post la 123-jara dispartiĝo iom ŝanĝis la ekonomian situon de Schlochau. Nur en la distanco de dekkelkaj kilometroj de la urbo estis la limo kiu rompis la iamajn ekonomiajn kaj homajn kontaktojn. Pro tio okazis parta interŝanĝo de la loka homaro. En Schlochau sian novan hejmon trovis grupo de alvenintaj poloj kiuj ŝanĝis la civitanecon de pola al la germana. Same kiel la aliaj ĉelimaj germanaj urbetoj, Schlochau baraktis kun multaj problemoj demografiaj kaj ekonomiaj. En la 1930-jaroj la faŝista movado (faŝismo / Naziismo aŭ "hitler-faŝismo") ankaŭ ĉi tie trovadis apogon ĉe la lokaj loĝantoj.
Historio dum la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Jam en septembro 1939 tra urbo Schlochau iris la taĉmentoj de polaj militkaptitoj al la fama germana "oflag" (koncentrejo por polaj oficiroj) en Hammerstein (ekde 1945 pole Czarne). Baldaŭ komencis venadi tien la polaj devig-laboristoj. Tamen nur aŭtune 1944 la loĝantoj de Schlochau eksentis la Duan Mondmiliton kaj la lokaj aŭtoritatoj komenci la evakuadon. Fine de januaro 1945 en la limojn de la distrikto Schlochau eniris la sovetiaj soldatoj de la Ruĝa Armeo. Tamen la urbo estis milit-kaptita nur la 27 de februaro 1945. Estis detruitaj ĉirkaŭ 60% da konstruaĵoj de Schlochau, kiu ekde 1946 novnomiĝis Człuchów. Dum la sekvaj tri jaroj de tie estis forpelitaj la germanaj urbanoj kaj al iliaj domoj venis setlantoj el la najbaraj regionoj de Pollando kaj el la orienta parto de la Dua Pola Respubliko.
Historio post la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]De majo 1945 la urbo denove estas en la limoj de Pollando. De majo 1945 ĝis la 7-a de majo 1946 unue ĝi estis nomata Człochów. Dum la jaroj 1945–1999 Człuchów ŝanĝadis sian administran apartenon al diversaj vojevodioj (provincoj). Antaŭ la apero de la Vojevodio de Szczecin (ĝis tiam germane Stettin') en la jaro 1946, pormomente ĝi estis parto de pomeria vojevodio kun la ĉefa sidejo de la vojevodio en Bydgoszcz. Dum la jaroj 1946–1950 ĝi estis parto de la vojevodio de Szczecin, dum la jaroj 1950–1975 al la vojevodio de Koszalin kaj en la jaroj 1975–1998 al vojevodio de Słupsk. De la jaro 1999 Człuchów apartenas al la Pomeria Vojevodio (Pomeria Provinco).[2]
Bibliografio:
- Miłosława Borzyszkowska-Szewczyk, Christian Pletzing (2010): Śladami żydowskimi po Kaszubach / Judaj spuroj en Kaŝubio. La gvidlibro. (Jüdische Spuren in der Kaschubei. Ein Reisehandbuch), La Eldonejo Martin Meidenbauer, Munkeno.
- Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
- Anna Jakubowska, Krzysztof Jakubowski (2012): Pomorskie cmentarze / Pomeriaj tombejoj, Wydawnictwo Maszoperia Literacka / Eldonejo la Literatura "Maszoperia" (la societo de kaŝubiaj fiŝistoj), Gdansko.
- Jacek Knopek (2008): Związki Chojnic i Człuchowa na przestrzeni dziejów / La ligoj de Chojnice kaj Człuchów dum la historio, Chojnickie Towarzystwo Przyjaciół Nauk / La Societoj de Scienc-Amikoj de Chojnice, Chojnice.
- Jerzy Antoni Kostka (2010): Kostkowie herbu Dąbrowa / La Kostków-familio de la blazono Dąbrowa, Eldonejo Z. P. Polimer, Koszalin.
- Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / La polaj kaj kaŝubaj nomoj de geografiaj lokoj en Kaŝuba Pomerio, Instytut Zachodnio-Słowiański / La Instituto Okcident-Pomeria, Poznano.
- Maria Malec (2002): Słownik etymologiczny nazw geograficznych Polski / La etimologia vortaro de geografiaj nomoj en Pollando, Wydawnictwo Naukowe PWN / La Scienca Eldonejo PWN, Varsovio.
- Paweł Pizuński (2003): Poczet wielkich mistrzów krzyżackich 1198-2000 / La indekso de la teŭtonaj altaj majstroj, Arenga, Gdansko.
- Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1880): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia Vortaro de Kongresa Pollando kaj de aliaj slavaj landoj, vol. 1, Eldono de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski, Varsovio.
-
Panoramo el la kastela turo.
-
Panoramo el la kastela turo.
-
La urba parko nomata "Bosko de Luiza" kun ponteto sur la marĉo (la nomo Luiza ligas kun Luiza de Meklenburgo-Strelitz, reĝino de Prusio, edzino de la reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a.
-
La panoramo el la kastela turo.