iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Club_Brugge_KV
Club Brugge KV - Vikipedio Saltu al enhavo

Club Brugge KV

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Club Brugge KV
Club Brugge Koninklijke Voetbalvereniging
emblemo
futbala klubo
futbalteamo
profesia sporta teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 13-a de novembro 1891 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruĝo
Posedatoj Klokke Stadion (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public limited company
vdr

Club Brugge (mallonge: Club) estas futbalklubo en Bruĝo, Belgio, unu el la du bruĝaj kluboj (la alia estas Cercle Brugge) kiuj ludas en la unua klaso de la landa ligo. Ĝi havas la vicnumeron 3; ĝiaj koloroj (ekde 1909) estas blua kaj nigra.

La Jan Breydel-stadiono

La klubo unuafoje, neformale fondiĝis en 1890 kun la nomo Brugsche Football Club (Bruĝa futbal-klubo) kaj formale refondiĝis en 1891. La unuaj jaroj estis tumultaj, kun pluraj forŝiroj kaj unuiĝoj. En 1912 la klubo luis stadionon De Klokke, kiun la tiama prezidanto Albert Dyserynck en 1920 aĉetis kaj donacis al la klubo.

Club Brugge kaj la malpli granda rivalo Cercle Brugge ekde 1975 kune uzas la Jan Breydel-stadionon en dense loĝata kvartalo de Sint-Andries. Jam delonge estas planoj por konstrui novan stadionon, komunan aŭ ne, ekster la loĝkvartaloj, sed diversaj problemoj blokas la realigon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La antaŭa stadiono De Klokke en 1975