Carsten Haitzler
Carsten Haitzler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1975 (48-jaraĝa) en Niĝerio |
Lingvoj | germana • niĝeria piĝino |
Ŝtataneco | Aŭstralio Niĝerio Germanio |
Alma mater | Universitato de Nova Sud-Kimrio |
Okupo | |
Okupo | programinĝeniero komputosciencisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rasterman.com/ |
Carsten HAITZLER naskiĝis la 29-an de novembro 1975, alinomita Raster aŭ Rasterman en la komunumo de liberaj programoj, estas aŭstralia/germana programisto (lia patro estas germana kaj lia patrino estas finnlanda). Li estas konata por iniciato de la fenestradministrilo Enlightenment por UNIX/Linukso. Li nun agas kiel ĉefa programisto de la projekto. Li nun loĝas en Tokio kun lia japana amikino Meg, kromnomigita Konekochan ĉar li ŝategas katojn. Li parolas la anglan, la germanan kaj iom da franca. Li lernas la japanan.
Carsten Haitzler naskiĝis en la afrika lando Niĝerio, sed lia familio translokiĝis rapide el Germanio kie li vivis ĝis li havis 4 jarojn. Poste li transloĝis al Sidnejo, Aŭstralio kie li studis en la universitato de Novsudkimrujo kaj sukcesis lian diplomon pri komputiko. En 1997, li iris en Norda Karolino, Usono por labori ĉe Red Hat por programado de CORBA, Xlib, GTK+. Poste, li laboris ĉe VA Linux Systems. En aliaj programadoj, li partoprenis al: electric eyes, Gtk-etosiloj, Imlib, Imlib 2 kaj Epplets.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ttt-ejo de Carsten Rasterman Haitzler
- Linukso en Aŭstralio - Aŭstraliaj kontribuantoj Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Carsten Haitzler eliras na Red Hat Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine
- RHS anoncletero, Januaro 1998. Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- LWN Linux Timeline, June, 1999.
- ESD White Paper, RHS 1999.
- Ottawa Linux Symposium, 2000. Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Linux 2000 UK Linux Developers' Conference. Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- SLUG codefest February, 2003. Arkivigite je 2007-09-16 per la retarkivo Wayback Machine