iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Blu-radia_disko
Blu-radia disko - Vikipedio Saltu al enhavo

Blu-radia disko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blu-radia disko
vd
Dum 2006 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr
La flanko kie estas/estos registrita la datumo.
BD-RE Ver.1.0 disko 50GB

Blu-radia disko (aŭ simple Blu-radio, BD, norma nomo "Blu-ray disc") estas normo de optika disko kiuj entenas informojn pere de cifereca registrosistemo simila al tiu de DVD kaj KD, normigita de asocio Blu-ray Disc Association.

Blu-radia disko havas diametron de 12 centimetroj, same kiel DVD kaj KD, sed havas pli grandan datumspacon. La ondolongo de la lasero uzita por legi la diskojn (405 nm - blua) estas pli malgranda ol tiu uzita por DVD-oj (650 nm - ruĝa), kio ebligos strekadon de pli mallarĝaj kaneloj. Blu-radia disko povas enteni 50 GB, kio estas pli ol sesoblo de la entenkapacito de DVD. La plimulto de BD-legiloj povas legi ankaŭ DVD kaj KD.

Bluradio estas proponita de la firmao Sony. Originale multaj firmaegoj subtenis Blu-radion, kiel Sony, kompreneble, sed ankaŭ Philips, Samsung, 20th Century Fox, Warner Bros, Walt Disney Pictures, Apple, Hewlett Packard, Sharp, kaj aliaj. PlayStation 3 de Sony lanĉos la formon. La unuaj bluradioj aperis en somero 2006. Proksimume samtempe la HD DVD de Toshiba aperis. La du tipoj de disko konkuris ĝis la 19-a de februaro 2008.

La norma nomo estas ne Blue-ray Disc sed neologisme Blu-ray Disc, ĉar en la angla ĝenerala nomo Blue-ray (Blu-radia disko) povus signifi ankaŭ alian diskon, kiu uzas blu-radian laseron (ekz. HD DVD), kaj ne povis iĝi propra registrita marko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]