iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: https://eo.wikipedia.org/wiki/Badlapur
Badlapur - Vikipedio Saltu al enhavo

Badlapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badlapur
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 421504
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 9′ N, 73° 16′ O (mapo)19.1573.262Koordinatoj: 19° 9′ N, 73° 16′ O (mapo) [+]
Alto 44 m [+]
Areo 35,68 km² (3 568 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Badlapur (Maharaŝtro)
Badlapur (Maharaŝtro)
DEC
Situo de Badlapur
Badlapur (Barato)
Badlapur (Barato)
DEC
Situo de Badlapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Badlapur [+]
vdr

Badlapur, laŭ marate बदलापूर estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Thane. Ĝi apartenas al urbaro de Mumbajo.

Vojo en Badlapur

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Badlapur situas laŭ rivero. Ulhasnagar troviĝas 13, Kaljan-Dombivali 21, distrikta sidejo Thane 32, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 52, Nasiko 108, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 230, tutlanda ĉefurbo Delhio 1127, Kolkato 1613 kilometrojn (aere) [1].

Digo ĉe Badlapur

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Badlapur havis populacion de 174 226. La legopovo estas 91,7%, pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Badlapur estiĝis ek pluraj vilaĝoj, inter ili la plej grava estis Kulgaon, tial la urbego estas konata ankaŭ Kulgaon-Badlapur.

Badlapur estas konata pri bredado de ĉevaloj. Komence digo 65 metrojn alta funkcias.

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

En Badlapur vivas majoritate hinduoj 81%, krome budhanoj 12%, islamanoj 3,8%, kristanoj 1,7%, ĝainistoj 0,6%.

Badlapur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po ĉirkaŭ 2005 mm. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 22-32 °C.

Stacidomo de Badlapur

Badlapur havas trairan fervojan linion, kaj tie kruciĝas 2 ĉefvojoj. Tra la rivero ponto helpas la trafikon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]