2020
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj |
2010-aj jaroj |
2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| 2040-aj jaroj
| 2050-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2016 |
2017 |
2018 |
2019 |
2020
| 2021
| 2022
| 2023
| 2024
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2020 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2020 MMXX |
Ab urbe condita | 2773 |
Armena kalendaro | 1469 ԹՎ ՌՆԿԹ |
Bahaa kalendaro | 176 – 177 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2075 – 2076 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1942 – 1943 |
- Kalijugo | 5121 – 5122 |
Budhisma kalendaro | 2564 |
Ĉina kalendaro | 4656 / 4716 – 4657 / 4717 己亥 – 庚子 |
Etiopa kalendaro | 2012 – 2013 |
Franca respublika kalendaro | 228 - 229 CCXXVIII -CCXXIX |
Hebrea kalendaro | 5780 – 5781 |
Holocena kalendaro | 12020 |
Irana kalendaro | 1398 – 1399 |
Islama kalendaro | 1441 – 1442 |
- Imperia jaro | Kōki 2680 (皇紀2680年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12020 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4353 |
Tajlanda suna kalendaro | 2563 |
2020 estis superjaro komenciĝanta merkrede.
En la jaro 2020 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
[redakti | redakti fonton]Jen resumo de kelkaj gravaj eventoj de la jaro 2020:
1. COVID-19 pandemio disvastiĝis tutmonde, kaŭzante milionojn da infektoj kaj mortoj.
2. Vastaj ŝlosadoj kaj ekonomiaj perturboj pro la pandemio.
3. Black Lives Matter protestoj eksplodis en Usono kaj tutmonde post la morto de George Floyd.
4. Joe Biden venkis Donald Trump en la Usona prezidenta elekto.
5. Grandaj fajroj en Aŭstralio daŭris en la komenco de la jaro.
6. Britio oficiale eliris el Eŭropa Unio (Brexit).
7. Eksplodo en la haveno de Bejruto kaŭzis grandajn detruojn.
8. Morto de notindaj personoj, inkluzive de Ruth Bader Ginsburg kaj Kobe Bryant.
9. Armena-Azerbajĝana milito pri Nagorna-Karabaĥo.
10. SpaceX lanĉis la unuan komercan spactransportan mision al la Internacia Kosmostacio.
11. Prezidento Trump estis akuzita (impeached) denove, la unua Usona prezidento tiel traktita dufoje.
12. Multaj eventoj kaj Olimpikoj prokrastitaj aŭ nuligitaj pro la pandemio.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 9-a de januaro - 22-a de januaro: Junularaj Olimpikoj en Laŭzano
- Olimpiaj someraj ludoj: prokrastitaj ĝis 2021
- Internacia Ekspozicio (2020): prokrastita ĝis 2021
- 11-a de septembro - 13-a de septembro: 32-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
- 14-a de septembro: Malkovro de fosfino en la Venusa atmosfero indikas eblan vivon sur Venuso
- 27-a de oktobro - estis oficiale malfermita la socia retejo por esperantistoj "MiaVivo.net"
- 11-a de decembro - 13-a de decembro: 21-aj Bjalistokaj Zamenhof Tagoj (rete)
- 12-a de decembro - anonco de la Esperantisto de la Jaro 2020 - Fernando Maia Jr.
- 14-a de decembro: plena suna eklipso videbla el Argentino kaj Ĉilio
- 21-a de decembro: granda konjunkcio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 23-a de januaro: Gudrun Pausewang, germana verkistino de porinfana literaturo (n. 1928)
- 31-a de januaro: Mary Higgins Clark, usona verkistino (n. 1927)
- 3-a de februaro: George Steiner, franc-usona verkisto (n. 1929)
- 4-a de februaro: Daniel arap Moi, prezidento de Kenjo 1978-2002 (n. 1924)
- 5-a de februaro: Kirk Douglas, usona aktoro (n. 1916)
- 25-a de februaro: Hosni Mubarak, prezidento de Egiptio 1981-2011 (n. 1928)
- 1-a de marto: Ernesto Cardenal, nikaragva pastro, poeto kaj politikisto (n. 1925)
- 15-a de marto: Vittorio Gregotti, itala arĥitekto (n. 1927)
- 23-a de marto: Júlia Sigmond, hungara pupaktorino kaj Esperanto-verkisto (n. 1929)
- 24-a de marto: Manu Dibango, kameruna muzikisto (n. 1933)
- 24-a de marto: Albert Uderzo, franca desegnisto de komiksoj (n. 1927)
- 25-a de marto: Paul Goma, rumana verkisto (n. 1935)
- 27-a de marto: Sen Rodin, itala aŭtoro (n. 1930)
- 29-a de marto: Hans Erasmus, nederlanda esperantisto (n. 1933)
- 29-a de marto: Krzysztof Penderecki, pola komponisto (n. 1933)
- 4-a de aprilo: Marcel Moreau, belga verkisto franclingva (n. 1933)
- 16-a de aprilo: Christophe, franca kantisto (n. 1945)
- 16-a de aprilo: Luis Sepúlveda, ĉilia verkisto (n. 1949)
- 21-a de aprilo: Florian Schneider, germana muzikisto, membro de Kraftwerk (n. 1947)
- 29-a de aprilo: Maj Sjöwall, sveda verkistino (n. 1935)
- 9-a de majo: Little Richard, usona kantisto kaj pianisto (n. 1932)
- 12-a de majo: Michel Piccoli, franca aktoro (n. 1925)
- 21-a de majo: Hilary Chapman, brita esperantisto (n. 1950)
- 22-a de majo: Mory Kanté, gvinea kantisto (n. 1950)
- 24-a de majo: Victor Sadler, brita-nederlanda esperantisto, direktoro de Universala Esperanto-Asocio kaj akademiano (n. 1937)
- 31-a de majo: Christo, bulgar-usona artisto (n. 1935)
- 18-a de junio: Vera Lynn, brita kantistino (n. 1917)
- 19-a de junio: Carlos Ruiz Zafón, hispana verkisto (n. 1964)
- 21-a de junio: Zeev Sternhell, israela historiisto, specialisto pri faŝismo (n. 1935)
- 23-a de junio: Lydia Chagoll, belga verkistino kaj filmreĝisorino (n. 1931)
- 6-a de julio: Ennio Morricone, itala komponisto (n. 1928)
- 26-a de julio: Olivia de Havilland, brit-usona aktorino (n. 1916)
- 27-a de julio: Owen Arthur, barbada politikisto (n. 1949)
- 8-a de septembro: Zlatko Tišljar, kroata esperantisto kaj ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (n. 1945)
- 9-a de septembro: Shere Hite, uson-germana seksedukisto (n. 1942)
- 10-a de septembro: Diana Rigg, brita aktorino (n. 1938)
- 18-a de septembro: Ruth Bader Ginsburg, membro de la Supera Kortumo de Usono (n. 1933)
- 21-a de septembro: Michael Lonsdale, brit-franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo (n. 1931)
- 23-a de septembro: Juliette Gréco, franca kantistino kaj aktorino (n. 1927)
- 29-a de septembro: Helen Reddy, aŭstralia aktorino kaj kantistino (n. 1941)
- 30-a de septembro: Quino, argentina bildstriisto, kreinto de la bildstria serio Mafalda (n. 1932)
- 2-a de oktobro: Eugène de Zilah, esperanta beletristo (n. 1939)
- 4-a de oktobro: Kenzo Takada, japana mododesegnisto (n. 1939)
- 7-a de oktobro: Mario J. Molina, meksika kemiisto, Nobelpremiito (n. 1943)
- 7-a de oktobro: Lida Winiewicz, aŭstra filologino, verkistino kaj tradukistino (n. 1928)
- 30-a de oktobro: Robert Fisk, brita ĵurnalisto (n. 1946)
- 31-a de oktobro: Sean Connery, skota aktoro (n. 1930)
- 10-a de novembro: Amadou Toumani Touré, prezidento de Malio (n. 1948)
- 12-a de novembro: Jerry Rawlings, prezidento de Ganao (n. 1947)
- 24-a de novembro: Kambuzia Partovi, irana filmreĝisoro (n. 1955)
- 25-a de novembro: Vladislav Hasala, ĉeĥa esperantisto (n. 1951)
- 2-a de decembro: Valéry Giscard d’Estaing, prezidanto de Francio 1974-1981 (n. 1926)
- 11-a de decembro: Kim Ki-duk, korea filmreĝisoro (n. 1960)
- 12-a de decembro: John le Carré, brita verkisto (n. 1931)
- 16-a de decembro: Flavio Cotti, svisa politikisto (n. 1939)
- 29-a de decembro: Pierre Cardin, franca mododesegnisto (n. 1922)
- 29-a de decembro: Luigi Snozzi, svisa arkitekto (n. 1932)
- 31-a de decembro: Robert Hossein, franca aktoro kaj reĝisoro (n. 1927)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2021-01-02) Lecionoj de 2020 (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2021-01-03. Alirita 2021-01-03.