Veličná
Veličná | |
hungare: Nagyfalu | |
municipo | |
Veličná
| |
|
|
Oficiala nomo: Veličná | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Rivero | Oravo |
Situo | Veličná |
- alteco | 484 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 12′ 22″ N 19° 14′ 42″ O / 49.20611 °N, 19.24500 °O (mapo) |
Areo | 29,302347 km² (2 930,23 ha) |
Loĝantaro | 1 034 (23.03.2011) |
Denseco | 35,29 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1272 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 54 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 510165 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Veličná | |
Retpaĝo: www.velicna.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Veličná, hungare Nagyfalu [nadjfalu] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ekde 1950 ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Veličná situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 4 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1272 en latina formo "Magna villa" (=granda vilaĝo). La hungara loknomo "Nagfalw" (signifanta la samon) aperis en 1420. La vilaĝo iĝis kampurbo dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1683 unuigita armeo de poloj kaj litovoj bruldetruis la urbeton. En 1715 620 loĝantoj vivis tie, en 1778 779 loĝantoj, en 1828 1536 loĝantoj vivis en 202 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyfalu 882 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Alsókubin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veličná 794 homoj, (792 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 14-a jarcento, en 1657 kaj post 1683 rekonstruita
- luterana preĝejo de 1785, turo alkonstruiĝis en 1865
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nagyfalu naskiĝis János Szeberényi (superintendanto).