Urala lingvaro
La urala lingvaro konsistas el ĉirkaŭ 20 parencaj lingvoj, kiujn parolas sume ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj en orienta kaj norda Eŭropo kaj en nordokcidenta Azio Finno-Ugra Grupo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Merrit Ruhlen [1] proponas ke paleosiberia lingvo, la jukagira, estas tria subbranĉo apud la samojeda kaj finn-ugra sublingvaroj. Tamen, tiu teorio ne estas universala opinio inter lingvistoj. Iuj lingvistoj ankaŭ asertas ke la Eskim-aleuta lingvaro estas parenca kun la urala lingvaro (Eskimo-Urala teorio kaj Urala sibera teorio)
Estas iomete da debato pri ebla parenceco inter la urala kaj la altaja lingvaroj; kelkaj aliaj lingvistoj konsideras la uralajn lingvojn kiel parencajn al la hindeŭropaj lingvoj.
La plej parolataj anoj de la familio estas la hungara, la finna, kaj la estona, ĉiu de la finn-ugra sublingvaro.
Kelkaj trajtoj de tiuj lingvoj estas:
- Ili estas sintezaj lingvoj
- Ofta uzado de sendependaj sufiksoj
- Granda nombro de kazoj
- Vokala harmonio (mankas tamen ekz. al la estona)
- Nenia gramatika genro
Urala familio estas lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Finno-Ugra kaj (2) Samojeda grupoj. Totala kvanto: 24 mln. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Finno-Ugra | 4.44 | 18.42 | - | - | 1.14 | 0.05 | 24.05 |
Samojeda | 0.04 | - | - | - | - | - | 0.04 |
Totalo | 4.48 | 18.42 | - | - | 1.14 | 0.05 | 24.09 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]Urala |
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Merrit Ruhlen, A Guide to the World's Languages, Stanford University Press, 1991
- ↑ laŭ Klasifiko de la uralaj lingvoj sur ethnologue.com
- ↑ Komi-ziria lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Zyrian language
- ↑ Jodzjaka lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Yodzyak language
- ↑ Meshcherian-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Meshcherian language
- ↑ ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
- ↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
- ↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
- ↑ ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
- ↑ la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
- ↑ sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
- ↑ anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
- ↑ самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio
- ↑ ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
- ↑ mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami - ↑ la lasta parolanto mortis en 2003
- ↑ Kven-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kven language
- ↑ Finna-volga lingvaro, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Finno-Volgaic languages
- ↑ ĉ 200 enecoj
Eneca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Enets language - ↑ 20 parolantoj, 15 en Potapovo
- ↑ 10 parolantoj, 6 en Vorontsovo kaj 3 en Karepovsk
- ↑ Juraca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Yurats language
- ↑ Koibala lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Koibal_language language
- ↑ Tajgia lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Taygi
- ↑ ĉ 30 000 parolantoj
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Uralaj lingvoj kaj gentoj Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo de urala lingvaro