Tristano kaj Izoldo
Tristan und Isolde | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 19-a jarcento | ||||
Ĝenro | opero | ||||
| |||||
Tristano kaj Izoldo (Tristan und Isolde), tri-akta opero de Richard Wagner kiu pritraktis la legendon de Tristan kaj Iseult. La komponisto mem verkis la libreton, kaj komponis la operon de 1857 al 1859. Wagner esperis ke la premiero okazos en Vieno, tamen, malgraŭ pli ol sepdek provludoj, restis problemoj: pro tio la opero akiris la reputacion esti ne-ludebla. Ĝi fine premieris en Munkeno la 10-an de junio 1865.
La muziko ege influis postajn komponistojn, pro la uzo de kromatismo kaj de ne-konvenciaj harmonioj. Unu ekzemplo estas la "Tristan-akordo" kiu enhavas bemoligatan kvinton - la tiel-nomata "diabla intervalo":
Komence la kritikistoj malaprobis la operon pro ĝia volupteco (la kerna ritmo de multo da la verko elvokas la ritmojn de seksumado) kaj pro la nova harmonia lingvo.
Claude Debussy moke citis la malĝojan Tristan-akordon meze de sia gaja Golliwog's Cakewalk.