Rancagua (Ĉilio)
Rancagua | |||
---|---|---|---|
urbo en Ĉilio urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 370 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 4 374 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 10′ S, 70° 44′ U (mapo)-34.165388888889-70.739805555556Koordinatoj: 34° 10′ S, 70° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 572 m [+] | ||
Areo | 52,9 km² (5 290 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rancagua [+] | |||
Rancagua [rankagua] estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en meza Ĉilio. Ĝi estas parto de la samnoma urbaro, krome provinca ĉefurbo. Ĝia antaŭnomo estis ’’’Santa Cruz de Triana’’’.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 206,971 en 2012 (sen aglomeraĵo)
- Supermara alteco: 572 m
- Areo: 260 km²
- Telefonkodo: + 72
- Poŝtkodo: 2820000
- Horzono: UTC – 4 (somere UTC – 3)
- 34° 10′ 00″ S 70° 45′ 00″ U / 34.16667 °S, 70.75000 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Rancagua situas ĉe antaŭmontoj de Andoj laŭ rivero. San Bernardo (Ĉilio) troviĝas 63, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 80, Viña del Mar kaj Valparaiso po 147, Koncepciono 362, Temuco 534, Puerto Montt 835, Antofagasta (urbo) 1170, Punta Arenas 2111 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Rancagua estis fondita en 1743 fare de hispanoj, sed pli frue vivis jam triboj en tiu loko, eĉ dum Inkaa Imperio. En 1814 tie okazis signifa batalo inter respublikaj ĉiliaj trupoj kaj hispanoj, kie la hispanoj venkis. En 2010 sismo okazis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En ĉirkaŭaĵo de Rancagua oni okupiĝas ĉefe pri vitoj, krome pri grenoj, fruktoj kaj legomoj. Menciindas brdado de bovoj. En la urbego mem oni okupiĝas pri prilaborado de nutraĵoj, turismoj kaj komercadoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Rancagua estas atingebla per la Tut-Amerika Ŝoseo kaj per fervojo. La urbego havas flughavenon. En Rancagua aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Rancagua situas en mediteranea klimato, tamen kun longa seka sezono. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C, tio kulminas en januaro kaj februaro kun 30 °C. Ĝenerale ne okazas frostoj. Jare pluvas iomete pli, ol 500 mm. En decembro kaj januaro neniam pluvas, sed en junio kaj julio pluvas pli olla pluvo pli, ol 100 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo kaj aliaj kirkoj
- en la ĉirkaŭaĵo arkeologiaj restaĵoj
- granda minejo pri kuproj en la proksimeco
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Mendoza (urbo), Argentino
- Pergamino, Argentino
- Rancagua (Argentino), Argentino
- San Fernando (Ĉilio), Ĉilio
- Curitiba, Brazilo
- Tunĉĵou, Ĉinio
- Paju, Sud-Koreio
- Logroño, Hispanio
- Miajadas, Hispanio
- Bergen, Norvegio
- Bielsko-Biała, Pollando
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] angle