Ostermundigen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ostermundigen (stacidomo). |
Ostermundigen | |
---|---|
Blazono de Ostermundigen | |
Supermerkato de Migros en Ostermundigen | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • administra teritoria unuo | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Geografia situo | CH1903: 603403 / 200467 (mapo)46.9552777777787.4833333333333Koordinatoj: 46° 57′ N, 7° 29′ O; CH1903: 603403 / 200467 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 15438 |
Areo | 6,00 km² |
Alteco | 585 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3072 |
Komunumkodo | 0363 |
Mapo de Ostermundigen | |
Ostermundigen estas urbo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 14866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15438 ĝis la 31-a de decembro 2010. Ĝis la 31-a de decembro 2009 Ostermundingen apartenis al la iama distrikto Berno. Ekde la 1-a de januaro ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Berno-Mezlando, kies ĉefurbo ĝi fariĝis.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ostermundigen situas oriente de la federacia urbo Berno ĉe la piedo de la Monto de Ostermundigen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Ostermundigen limas en nordo al Ittigen kaj Bolligen, en oriento al Stettlen, en sudo al Muri ĉe Berno, kaj en okcidento al la urbo Berno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La stacidomo de Ostermundigen situas ĉe la fervojlinio de Berno al Interlaken kaj Brigo. La urbo ankaŭ estas servata de la loka tram- kaj busreto de la urbo Berno.
Tra Ostermundigen pasas la nacia aŭtoŝoseo A6 de Berno al Thun.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Ostermundigen datiĝas el la jaro 1239 Osturmundingun. Ĝis 1982 Ostermundigen estis kvartalo de Bolligen.
Personecoj
[redakti | redakti fonton]Hermann Hesse vivis ek de 1912 dum kelkaj jaroj en Ostermundigen.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ostermundigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|