Ministraro de Édith Cresson
Aspekto
Ministraro de Édith Cresson | ||
---|---|---|
registaro • franca registaro | ||
Lando | Francio | |
Ministraro de Édith Cresson | ||
Dum | 15-a de majo 1991 - 2-a de aprilo 1992 | |
Antaŭulo | Ministraro dua de Michel Rocard | |
Sekvanto | Ministraro de Pierre Bérégovoy | |
La franca ministraro de ĉefministro Édith Cresson oficis de la 15-a de majo 1991 ĝis la 2-a de aprilo 1992, t.e. dum 323 tagoj. Ĝi estis la oka ministraro nomumita de la respublika prezidento François Mitterrand. Édith Cresson estis la kvina ĉefministro de la prezidento; krome ŝi estis la unua virino en tiu posteno el la historio de Francio.
Konsisto laŭ la oficiala ordo
[redakti | redakti fonton]La ministraro konsistis el 5 ŝtatministroj, 14 ministroj, 10 subministroj kaj 16 ŝtatsekretarioj.
Ŝtatministroj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Pierre Bérégovoy
- Ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Roland Dumas
- Ŝtatministro, ministro pri publika oficistaro kaj administracia modernigo: s-ro Jean-Pierre Soisson (ĝis la 28-a de marto 1992)
- Ŝtatministro, ministro pri urbo kaj teritoria aranĝado: s-ro Michel Delebarre
- Ŝtatministro, ministro pri nacia edukado: s-ro Lionel Jospin.
Ministroj
[redakti | redakti fonton]- Ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Jean-Louis Bianco
- Ministro pri agrokulturo kaj forestaro: s-ro Louis Mermaz
- Ministro pri kulturo kaj komunikado, parolisto de la ministraro: s-ro Jack Lang
- Ministro pri kunlaboro kaj evoluigo: s-ino Edwige Avice
- Ministro pri defendo: s-ro Pierre Joxe
- Ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Martine Aubry
- Ministro pri medio: s-ro Brice Lalonde
- Ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Paul Quilès
- Ministro pri enlando: s-ro Philippe Marchand
- Ministro pri junularo kaj sporto: s-ino Frédérique Bredin
- Ministro pri transmaraj departementoj kaj teritorioj: s-ro Louis Le Pensec
- Ministro pri esploro kaj teknologio: s-ro Hubert Curien
- Ministro pri rilato kun parlamento: s-ro Jean Poperen
- Ministro pri justico: s-ro Henri Nallet
Subministroj
[redakti | redakti fonton]- Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Élisabeth Guigou
- Subministro pri franclingvismo ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Catherine Tasca
- Subministro pri komerco kaj metiistaro ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro François Doubin (ĝis la 25-a de oktobro 1991 kaj de tiam kiel subministro pri komerco, metiistaro kaj konsumo)
- Subministro pri buĝeto ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Michel Charasse
- Subministro pri industrio kaj ekstera komerco ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Dominique Strauss-Kahn
- Subministro pri poŝto kaj telekomunikado ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Jean-Marie Rausch
- Subministro pri sano ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Bruno Durieux
- Subministro pri komunikado ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Georges Kiejman
- Subministro ĉe la ministro pri justico: s-ro Michel Sapin
- Subministro pri turismo ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Michel Baylet
Ŝtatsekretarioj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatsekretario pri homsava agado ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Bernard Kouchner
- Ŝtatsekretario pri eksterlando ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Alain Vivien
- Ŝtatsekretario pri teknika instruado ĉe la ŝtatministro, ministro pri nacia edukado: s-ro Jacques Guyard
- Ŝtatsekretario pri urbo kaj teritoria aranĝado ĉe la ŝtatministro, ministro pri urbo kaj teritoria aranĝado: s-ro André Laignel
- Ŝtatsekretario pri sociaj aferoj kaj integriĝo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Kofi Yamgnane
- Ŝtatsekretario pri familio kaj maljunularo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Laurent Cathala (de la 22-a de julio 1991 kiel ŝtatsekretario pri familio, maljunularo kaj patrujrevenintoj)
- Ŝtatsekretario pri handikapularo kaj akcidentiĝintoj ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Michel Gillibert
- Ŝtatsekretario pri grandaj konstruoj ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Émile Biasini
- Ŝtatsekretario pri defendo ĉe la ministro pri defendo: s-ro Jacques Mellick
- Ŝtatsekretario pri veteranaro kaj militviktimaro: s-ro Louis Mexandeau
- Ŝtatsekretario pri loĝado ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Marcel Debarge
- Ŝtatsekretario pri maro ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Yves Le Drian
- Ŝtatsekretario pri vojaj kaj riveraj transportoj ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Georges Sarre
- Ŝtatsekretario pri lokaj aŭtoritatoj ĉe la ministro pri enlando: s-ro Jean-Pierre Sueur
- Ŝtatsekretario pri ekstera komerco ĉe la subministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Jean-Noël Jeanneney
- Ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj ĉe la ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Véronique Neiertz (de la 25-a de majo 1991 kiel ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj kaj ĉiutaga vivo)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|