Minden
Minden | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Minden-Lübbecke | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0571 | |||||
Poŝtkodo | 32300–32499 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4950 | |||||
Aŭtomobila kodo | MI | |||||
Oficiala Municipokodo | 05770024 | |||||
Subdivido | 19 urbopartoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Michael Buhre | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Kleiner Domhof 17 32423 Minden | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 83076 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 17′ N, 8° 55′ O (mapo)52.2883333333338.9166666666667Koordinatoj: 52° 17′ N, 8° 55′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 42 m | |||||
Areo | 101,08 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.minden.de/ | |||||
Minden estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Minden-Lübbecke de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 83 076 loĝantojn.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la 1990-aj jaroj, la lernejano kaj studento Martin Burkert (post edziĝo nun Martin Markarian) en la urbo starigis viglan lernejanan Esperanto-grupon kaj plurfoje invitis al renkontiĝoj de GEJ. Post fino de la mezlernejaj jaroj la junuloj iris al diversaj universitataj urboj kaj la loka grupo iom post iom malaktiviĝis, sed la anoj dise daŭrigis la esperantistecon en la urboj de siaj studenta kaj poste profesia vivoj. Nun la esperantista grupo La Ratkaptista Bando el la najbara urbeto Hameln ankoraŭ foje okazigas esperantlingvajn eventojn en Minden.