Litovaj eŭro-moneroj
€ |
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
La litovaj eŭro-moneroj estas la moneroj de la komuna eŭropa valuto eŭro. Kiel ĉiuj eŭro-moneroj, ankaŭ la litovaj havas komunan flankon, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
La litovaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la litovan lidon, kies desegnaĵoj memorigas pri la mezepoka litova ŝtato. La litovaj eŭro-moneroj transprenis el la mezepokaj simboloj la bildon Vytis de la nacia blazono, kiu montras rajdantan kavaliron. La eŭro-moneroj kun la Vytis jam en proveldono produktiĝis.
Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Litovio aliĝis la 28-an de junio 2004, kaj antaŭvideblas la transiro de la litova lido al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de Litovio kaj la nacia Banko de Litovio jam alcelis la jaron 2007, sed devis prokrasti la celon ĝis 2010, poste ĝis 2012 kaj fine ĝis la 1-a de januaro 2015, kiam ĝi finfine ja okazis.
Bildoj de la naciaj flankoj de la litovaj eŭro-moneroj
[redakti | redakti fonton]La litovaj eŭro-moneroj ĉiuj portas la saman desegnaĵon: la bildon Vytis de la nacia blazono, kiu montras rajdantan mezepokan kavaliron. La litovajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Litovio.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
Vidu ankaŭ la paĝojn pri
[redakti | redakti fonton]- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto eŭro
- la ĝisnuna nacia valuto litova lido (Litas)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo "Kiam la Eŭro venos al Litovio?", revuo Monato, marto 2006, paĝoj 17 kaj 18 Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto ĉe Majno
- paĝoj de la nacia banko de Litovio
- germanlingva artikolo pri la enkonduko de la eŭro en Litovio kaj la ontaj litovaj eŭro-moneroj