iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurado
Kuro - Vikipedio Saltu al enhavo

Kuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kurado)
Kuro
sporta fako • ŝatokupo
surtera moviĝosportokorpekzercado • movkapablo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Animacio de kuro
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kurado.

Kuro estas ago per movoj pli rapidaj ol en paŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero.

Kuro, aŭ kurado, estas ankaŭ branĉo de la malpeza atletiko kaj ĉe iro la sola sporta fako, por kiu la homo estas genetike kondiĉigita. Kontraste al marŝo dum kurado okazas flugfazo, dum kiu mankas kontakto kun la grundo. Ĉe malgranda rapideco kurado estas energie malpli efika, ĉe pli granda rapideco ĝi estas pli efika ol paŝado.

Oni distingas esence tri kampojn de kurado: mallongdistanca kuro (ĝis 200, aŭ laŭ malsamaj difinoj 400, metroj), mezdistanca kuro (ĝis 3000 metroj) kaj longdistanca kuro (ĉiu kura vojo pli longa). Pliaj gravaj kampoj estas la barierkuro (sinonime hurdokuro) kaj la obstaklokuro.

Laŭ medicina vidpunkto, kurado estas en la dua rango en la listo de la sportaj aktivaĵoj plej oportunaj por la homa organismo; nur (nealpina) skiado superas ĝian efikon. Tamen por eviti unuflankecon rekomendindas aldone iom gimnastiki, naĝi, bicikli ...

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]