Kristiano la 8-a (Danio)
Kristiano Frederiko, dane Christian Frederik, estis reĝo de Norvegio de la 17-a de majo 1814 ĝis la 14-a de aŭgusto 1814, kaj estis reĝo Kristiano la 8-a de Danio en la jaroj 1839 ĝis 1848.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante ekde 1813 guberniestro en Norvegujo li tuj proklamitis, post kiam Norvegujo iĝis sveda en la 14.1.1814 (pro la traktato de Kiel), suvereno. En la 17.5. li elektitis fare de la regna asembleo de Eidsvoll reĝo de Norvegujo. Sed jam en la 10.10. li devis rezigni pri la krono perfortite de Svedujo kaj aliaj tiamaj superpotencoj kaj reiri al Danujo.
Li dediĉis sin al natursciencaj studoj kio igis lin multe vojaĝi. Je la fino de 1839 li ekregis post la morto de sia duonkuzo Frederiko la 6-a. Kristiano nur pro absolutismaj tendencoj sed ankaŭ pro sia politiko rilate al Ŝlesvigo-Holstinio igis la dukujojn malamikaj. Kontraŭ lia malferma letero (8.7.1846), en kiu li promesis garantii integrecon de dana kompleta ŝtato per enkonduko de tronsukcedo ankaŭ en Ŝlesvigo-Holstinio, protestis kaj la dukujoj kaj la agnatoj kaj Germana Federacio. Reage Kristiano faris trankviligan proklamon en la 18.9. kiu ne efikis koncerne daŭrigotan unuecon de Danujo.
En la lasta vivoperiodo li planis doni konstitucian monarkon al la ŝtato por reklami por la dania integreco ĉe la dukujoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 108-109 (tie ĉi interrete)