Kanadaj poŝtaj mallongigoj
La sekva artikolo traktas la oficialajn poŝtajn mallongigojn por la provincoj kaj teritorioj de Kanado, kiel rekomendas ĝin la kanada poŝta institucio Canada Post Corporation resp. Société canadienne des postes[1]. La mallongigoj faciligu la poŝtan servon kaj ebligu vojigon de poŝtaĵoj laŭ aŭtomatigita optika skanado de la adresoj.
provinco aŭ teritorio, kun flago |
poŝta mallongigo/ ISO-kodo |
antaŭe kutima(j) mallongigo(j) |
---|---|---|
Alberto | AB | Alta., Alb. |
Brita Kolumbio | BC | B.C. |
Manitobo | MB | Man. |
Nov-Brunsviko | NB | N.B. |
Novlando kaj Labradoro | NL | Nfld., NF, LB |
Nov-Skotio | NS | N.S. |
Nordokcidentaj Teritorioj | NT | |
Nunavuto | NU | NT |
Ontario | ON | Ont. |
Insulo de Princo Eduardo | PE | PEI, P.E.I., P.E. Island |
Kebekio | QC | Que., PQ, P.Q. |
Saskaĉevano | SK | Sask., SSK, SKWN |
Jukonio | YT | Yuk., YK |
La mallongigoj estis elektitaj tiel, ke ne ekzistas kodigoj mikseblaj kun la poŝtaj mallongigoj por la ŝtatoj de Usono.
Adresaj ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Anglalingvaj adresoj sekvu la ekzemplon:
PAT ANYONE
1643 DUNDAS ST W APT 27
TORONTO ON M6K 1V2
La provinca mallongigo (ĉi tie: ON) aperu inter la komunuma nomo (ĉi tie: Toronto) kaj la poŝtkodo (ĉi tie: M6K 1V2).
Laŭ simila modelo, franclingvaj adresoj sekvu la ekzemplon:
PAT AUCUNE
1643 RUE BEAUDRY O APP 27
MONTRÉAL QC H3Z 2Y7
La provinca mallongigo (ĉi tie: QC) aperu inter la komunuma nomo (ĉi tie: Montréal) kaj la poŝtkodo (ĉi tie: H3Z 2Y7).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ adresaj gvidlinioj (angle) Arkivigite je 2012-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, kanada poŝta institucio