Kainganga lingvo
Kainganga lingvo | |
kaingang, kaingáng, kaigang | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ĵeaj lingvoj | |
Parolata en | Brazilo |
Regiono | dise en la kvar sudaj brazilaj subŝtatoj San-Paŭlo, Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando |
Parolantoj | ĉ. 20 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
makro-ĵea lingvaro
| |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kgp |
Glottolog | kain1271 |
Angla nomo | Kaingang |
Franca nomo | kaingang |
La kainganga lingvo (propralingve kaingang, kaingáng aŭ kaigang, portugale caingangue) estas indiĝena lingvo parolata en la sudo de Brazilo. Ĝi apartenas al la ĵeaj lingvoj. Al la etna grupo de kaingangoj nuntempe apartenas ĉirkaŭ 30 000 personoj, kaj de ili 60% ĝis 65% parolas la lingvon. Plej multaj ankaŭ parolas la portugalan.
Antaŭe la kaingangoj kaj ŝoklengoj (Xokleng) estis konsiderataj kiel unu etno, kaj tiu pli vasta grupiĝo ricevis plurajn kromajn nomojn inkluzive de Amhó, Dorin, Gulachi, Chiqui, Ingain, Botocudo, Ivitorocái (= Amho) Kame, Kayurukré, Tain (= Ingain) kaj Taven. Kelkaj el tiuj nomoj eble origine estis tribaj nomoj, aliaj estas eksonimoj.
Komence de la 20-a jarcento, interalie la germandevena esperantisto Francisco Schaden alveninta al Brazilo esploris kaj verkis pri la lingvo.