Jenő Serényi
Jenő Serényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1884 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Igló |
Morto | la 15-an de julio 1915 en Aŭstrio-Hungario Doberdo |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 44/3-1-11 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | montgrimpanto |
Jenő Serényi [jenO ŝerEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Serényi Jenő, estis hungara montgrimpisto, advokato. Lia origina familia nomo estis Steuer ĝis 1898.
Jenő Serényi[1][2] naskiĝis la 5-an de septembro 1884 en Igló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 15-an de julio 1915 en Doberdo (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Italio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Serényi maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1903, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. Jam post la maturiĝo li partoprenis en longa turisma vojo inter Orsova kaj Máramarossziget, ekde la sekva jaro en Altaj Tatroj. Inter 1906-1915 li apartenis al la plej bonaj hungaraj montogrimpistoj. En tiu periodo li grimpis ĉiujn gravajn pintojn de tiu montaro. Li ankaŭ kontribuis en sportaj kaj turismaj gazetoj, krome li ŝatis skiadi. Li mortis dum la 1-a mondmilito, kie li ricevis pli frue 2 militajn medalojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Sísport gyakorlati kézikönyve (redaktoro, 1912)
- Budapest környéki sziklamászóiskolák kalauza (kunlaboranto)
- A Magas-Tátra részletes kalauza (kunaŭtoro, 1914)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- monto Serényi en Altaj Tatroj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q11724223 www.wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM105594/cd87b578-3411-4f32-940b-ac4f20dee1c8/solr/0/24/1/2/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo