Helika febro
Helika febro | |
---|---|
infekta malsano • malsano | |
Helika febro (Schistosomosis, en Esperanto faktermine ankaŭ nomebla skistosomozo, kvankam tiu en ĉiutaga lingvouzo tre malofta termino bone eviteblas kaj evitindas) estas infekta homa malsano, kiun disvastigas helikoj. La malsano suferigas la homojn ĉefe en Afriko.
Simptomoj ĉe homoj: laciĝemo, alta febro kaj internaj vundiĝoj, streĉiĝo, pufiĝo de la organoj.
Damaĝanto estas la vermoj de la genro Schistosoma, kiu infektas la dolĉakvajn helikojn. La larvoj de la vermo infektas la akvotuŝantajn vertebrulojn, ĉefe la bovedojn kaj la homojn. Post tiam la larvoj plimultiĝas en la viktimo, kiu kunfekas la larvajn ovojn.
Konstruado de grandaj akvobaraĵoj favorigas la malsanon. Tiel ekzemple en Ĉinio la malsano signife plioftiĝis post finkonstruo de la Baraĵo Tri Gorĝoj, aŭ en Egiptio post finkonstruo de la Asuana Baraĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.bartleby.com/65/sc/schistos.html Arkivigite je 2005-12-09 per la retarkivo Wayback Machine angla informo