Halle (Flandra Brabanto)
Halle | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
urbo de Belgio (1225–) municipo en Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Flandra Brabanto | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 1500 | ||||
Kodo laŭ NIS | 23027 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 289 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 780 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 44′ N, 4° 14′ O (mapo)50.7361111111114.2372222222222Koordinatoj: 50° 44′ N, 4° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 34 m [+] | ||||
Areo | 44,40 km² (4 440 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Halle (Belgium) [+] | |||||
Halle (nederlande, proksimuma prononco [HALe]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1225. Halle situas en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 38 289 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Halle-Vilvoorde kaj situas ĉirkaŭ 20 km sude de la centro de Bruselo.
La originoj de Halle datas de la mezepoko, tempo dum kiu venis multaj pilgrimantoj kiuj ekflorigis la urbon en la 14a jarcento. Ekde 1977 la municipoj Buizingen kaj Lembeek apartenas al Halle, la ĉefa municipo.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Halle antaŭe estis konata por ĝiaj brikfarejoj, sablejoj kaj ŝtonrompejoj interalie en la kvartalo Rodenem kie oni elfosis kambrio-ŝtonaron apud la kanalo kiu trapasas la urbon, Temas pri malnova montarmasivo kiu estis formita antaŭ 500 miljonaj jaroj. Oni tie eĉ trovis fosiliojn kiuj estas preskaŭ 520 miljonjaraj[1]. Ĉi tiuj rokoj estas inter la plej malnovaj en Belgio kaj observeblaj ĉe la surfaco[2].
Baziliko en altgotika arkitekturo estas konata pro la nigra madono kaj fama renkontiĝejo por pilgrimantoj (en majo).
Halle estas plej fama pro ĝia karnavalo (en marto) sed pli kaj pli, eĉ tutmonde, pro ĝia flortapiŝo en arbaro.
La turisma oficejo troviĝas en la eksa urbodomo en renesanca stilo el la jaro 1616 sur la sama placo (Grote Markt) kie troviĝas la statuo de la komponisot kaj ĉelisto Adrien Servais.
'Den Ast' (depost 2014) estas la nomo por la regiona muzeo.
Flortapiŝa arbaro
[redakti | redakti fonton]Hallerbos : arbaro de 535 hektaroj kiu estas plej famo pro la belegaj blupurpuraj hiacintoj, florantaj dum du semajnojn je la fino de aprilo ĝis komence de majo, kiuj formas belegajn flortapiŝojn. Tipa por la pejzaĝo estas ankaŭ la kavaj vojoj.
-
Hiacintoj en Hallerbos
-
Kava vojo
-
Statuo de la violonĉelisto Adrien Servais.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Halle ĝemeliĝis kun Mouveaux (Francio, ekde 1956) kaj Werl (Germanio, ekde 1973) kaj Kadaň (Ĉeĥio, ekde 2006).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ekzistis trinkejo kun Esperanto-nomo (Oranĝo) kiu situis vidalvide de la ĉefenirejo de la baziliko[3] kaj ekzistis asocio en la 1990-aj jaroj kiu regule ofertis kurson de Esperanto. Vidu ankaŭ sub 'Eksteraj ligiloj'. Inter la nunaj esperantistoj de la urbo estas Herman Deceuninck.
Lokaj esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj en Halle
[redakti | redakti fonton]Adrien-François Servais (1807-1866) naskiĝis en Halle kaj estis unu el la plej konataj kaj plej influaj ĉelovirtuozoj el la 19a jarcento. Halle estas unu el la malmultaj urboj kiuj dediĉas monumenton al muzikisto. Lia monumento troviĝas sur la granda merkato inter la baziliko kaj la malnova urbodomo.
Joseph Cardijn (1882-1967), ĉefe konata eksterlande pro lia engaĝo en la emancipado de junaj laboristoj (KAJ).
Jo Colruyt (1928–1994), entreprenisto kaj filo de fama belga entreprenista familio.
Jan van den Weghe (1920-1988), romanverkisto, poeto kaj kolonia oficisto[4]
Jan Boon (1898-1960), unu el la pioniroj de belga televido.
Médard-Jules van den Weghe (1876-1940), historiisto
Justus Lipsius (1547-1606) kiu verkis historian verkon pri Halle.
Filipo la 2-a de Burgonjo (1342-1404) mortis en Halle.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton](nl) Clement, Raymond & Decreton, Jan: "Halle: een Bourgondisch feest", Lannoo, Tielt, 1991, 144 pp., ISBN 90-209-2024-3.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](nederlanda) oficiala urba retejo
(nederlanda) retejo de la asocio Servais
Fotogalerio kun klarigoj en Esperanto[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nederlanda) Ingrid Depraetere, Site Rodenem ziet opnieuw daglicht, Nieuwsblad, 3-a septembro 2010
- ↑ (nederlanda) Rik Houthuys, Een geologische beschrijving van Halle Arkivigite je 2016-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, Hyacint, aŭgusto-septembro 2010
- ↑ (nederlanda) Y. Nevelsteen, 100+ merknamen in het Esperanto - Een overzicht van Belgische bedrijven en verenigingen die een naam in het Esperanto kozen voor hun activiteit, 2018, eld. FEL, p. 32.
- ↑ (nl) J an Van den Weghe, Schrijversgewijs, Vlaamse schrijvers 1830-heden.