iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gyula_Kautz
Gyula Kautz - Vikipedio Saltu al enhavo

Gyula Kautz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula KAUTZ [djula kaŭc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kautz Gyula estis hungara ekonomikisto, juristo, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1865).

Gyula Kautz en 1892
Gyula Kautz en 1865

Gyula Kautz [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1829 en Győr. Li mortis la 27-an de marto 1909 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Gyula Kautz maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Jura Akademio (Győr), fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Pli poste li studvojaĝis en Germanio. En 1851 li ekinstruis en diversaj akademioj, universitatoj. Ekde 1865 li estis ankaŭ deputito parlamenta, poste li konigis la jam sendependan (konstitucian) buĝeton. En la jaroj 1873-1874 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1883 li ekhavis estran postenon en banko.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Theorie und Geschichte der National-Oekonomie
  • Die National-Oekonomik als Wissenschaft (1858)
  • Die geschichtliche Entwicklung der National-Oekonomik und ihrer Literatur (1860)
  • A nemzetgazdaság és pénzügytan rendszere (1890)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • strato en Győr inter 1908–1948