Guaŝo
Guaŝo (de la itala vorto guazzo = flako) laŭ PIV estas
- preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj
- pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.
Laŭ Francisko Azorín guaŝo estas Varianto de la akvarelo pentro: oni solvas la kolorilojn per akvo, gumo k. mielo; oni uzas la blankan kolorilon, k. oni pentras ne nur sur papero, sed sur pergameno, silko, eburo.[1] Li indikas etimologion el latina aqua (akvo).[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kontraste al akvarelo la rezultaj koloroj estas fortaj kaj netravideblaj, tial ke ne videblas la strukturo de la fona materialo, kaj la farboj, kiujn oni miksas kun malpli da akvo ol dum pentrado de akvarelo, ĝenerale ne interfluas.
Dum la sekigo la koloroj tipe heliĝas kompare al la malseka stato dum la pentrado: tial oni bezonas iom da ekzerco kaj sperto, por atingi ekzakte tiujn finajn kolorojn, kiujn oni alcelas. Guaŝoj ankaŭ post la sekiĝo estas akvosolveblaj. Eblas kovri ilin per maldika tavolo de lako, por protekti ilin. Tamen en la klasika pentrado kutime oni rezignas pri tio, por ne ŝanĝi la specifan, veluran surfacon de la verkaĵo.
Dum la librofarado oni ekde la mezepoko multe uzis guaŝojn, same en la farado de teatraj kulisoj. Artej pentristoj tamen nur ekde la 15-a jarcento uzis tiun teknikon. Rafaelo, Tiziano kaj Albrecht Dürer uzis guaŝojn por provoj kaj skizoj. Signifaj modernaj guaŝaj pentristoj estas ekzemple Henri Matisse aŭ Marc Chagall.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
- ↑ Azorín, samloke.