Goddard Space Flight Center
Goddard Space Flight Center | |||||
---|---|---|---|---|---|
NASA facility (en) esplorcentro esplora institucio kosmocentro | |||||
Komenco | 1-a de majo 1959 vd | ||||
Geografia situo | 38° 59′ 32″ N, 76° 51′ 9″ U (mapo)38.992222222222-76.8525Koordinatoj: 38° 59′ 32″ N, 76° 51′ 9″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Greenbelt | ||||
Situo | Kantono Princo Georgo | ||||
Adreso | 8800 Greenbelt Rd, Greenbelt, MD 20771 | ||||
Poŝtkodo | 20771 | ||||
| |||||
Agareo |
terscienco | ||||
Fondinto(j) | Usona Kongreso vd | ||||
Filioj | Astrophysics Science Division (en) Space Physics Data Facility (en) Wallops Flight Facility Earth System Science Interdisciplinary Center (en) Instituto Goddard de Kosmaj Studoj Katherine Johnson IV&V Facility (en) Joint Center for Earth Systems Technology (en) (1995–) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Goddard Space Flight Center (GSFC) [GOdard spejs flajt SENtr]) esperante: Kosmofluga Centro Goddard) estas tre grava laboratorio pri kosmoscienco de NASA.
Ĝi situas en Greenbelt, Maryland, Usono.
La nomo estas donita memore al Robert Goddard, sciencisto kaj 'patro' de la evoluigita rakeda propulsado. La centro malfermiĝis la 1-an de majo 1959 kaj ĝi estas la unua centro kreita de la NASA mem. Ĝi estis fondita la 1-an de majo 1959 kaj laborigas proksimume 10 000 homojn.
La centro ellaboras multajn NASA-misiojn (kaj NASA-kunlaboraĵojn por internaciaj misioj) kiuj pristudas la teron, la sunsistemon kaj la universon. En tiu centro, oni evoluigas kosmajn sistemojn kaj rilatajn teknologiojn, ekzemple kosmosondilojn.
Krom la ĉefa ejo en Greenbelt, aliaj GSFC-sidejoj estas inter alie: Wallops Flight Facility en Virginio kaj la Goddard Institute for Space Studies en Novjorko.
Resuma listo de la nuntempaj kaj pasintaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Kosmoteleskopo James Webb, Hubble Space Telescope, Explorer, Earth Observing System(EOS), INTEGRAL, Solar and Heliospheric Observatory(SOHO), Swift Gamma-Ray Burst Mission(Swift),
Compton Gamma Ray Observatory, SMM, COBE, IUE, ROSAT.