Gerhard Armauer Hansen
Gerhard Armauer Hansen (1841-1912) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Li identigis la bacilon de la lepro.
| |||||
Persona informo | |||||
Gerhard Henrik Armauer Hansen | |||||
Naskiĝo | 29-an de julio 1841 en Bergen, | ||||
Morto | 12-an de februaro 1912 (70-jaraĝa) en Florø, | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Nacieco | norvega | ||||
Lingvoj | norvega vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Klaus Hanssen (mul) , Johan Irgens-Hansen (en) kaj Amalie Hansen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Kuracisto, mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo. | ||||
Laborkampo | Lepro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gerhard Henrik Armauer Hansen (1841-1912) (* la 29-an de julio 1841 en Bergen, † 12-an de februaro 1912 en la urbo Florø) estis norvega mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo, kiu helpis identigi la lepro-bacilon nomumitan Mycobacterium leprae.
Li ankaŭ plenumis sian profesion en la urba leprulejo, kaj en la hospitalo por pulmomalsanoj, kaj kiel kuracisto de fiŝkaptistoj en la insularo de Lofotoj. Li distingiĝis antaŭ la mondo pro siaj studoj pri lepro, pro tio la bacilo de la malsano de li mem eltrovita ricevis lian nomon. Fakte, li efektivigis persistajn studojn ĝis trovi, en 1873, la patogenan aganton de la lepro, nomitan Bacilus leprae aŭ Mycobacterium leprae. Lia eltrovo, pruvanta la kontaĝemon de la malsano, kaŭzis la starigon de nova leĝaro en Norvegio, kiu rezultigis grandan malpliigon de la malsano en la lando; kaj la sama modelo estis observata en aliaj landoj, kontribuante serioze por la kontraŭbatalo al la malsano.
Post 1875 Hansen denove kuracis leprulojn en Bergen.