iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Futbala_Mondpokalo
Futbala Mondpokalo - Vikipedio Saltu al enhavo

Futbala Mondpokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas la Viran Futbalan Mondopokalon. Pri la Virina Futbala Mondpokalo vidu apartan artikolon.
Futbala Mondpokalo
internacia futbala konkurso inter naciaj teamoj • ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj Futbala Mondpokalo 1930
Futbala Mondpokalo 1934
Futbala Mondpokalo 1938
• Futbala Mondpokalo 1942
• Futbala Mondpokalo 1946
Futbala Mondpokalo 1950
Futbala Mondpokalo 1954
Futbala Mondpokalo 1958
Futbala Mondpokalo 1962
Futbala Mondpokalo 1966
Futbala Mondpokalo 1970
Futbala Mondpokalo 1974
Futbala Mondpokalo 1978
Futbala Mondpokalo 1982
Futbala Mondpokalo 1986
Futbala Mondpokalo 1990
Futbala Mondpokalo 1994
Futbala Mondpokalo 1998
Futbala Mondpokalo 2002
Futbala Mondpokalo 2006
Futbala Mondpokalo 2010
Futbala Mondpokalo 2014
Futbala Mondpokalo 2018
Futbala Mondpokalo 2022
• Futbala Mondpokalo 2026
• Futbala Mondpokalo 2030
• Futbala Mondpokalo 2034
• Futbala Mondpokalo 2038 vd
Fondita en 1930
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Mapo pri mondopokalaj sukcesoj (ĉampionoj bluaj ktp.)

La Futbala Mondpokalo (ankaŭ simple MondopokaloMondo-Pokalo) estas ĉiukvarajara turniro de futbalo okazigata de FIFA, konkursata inter teamoj reprezentantaj landojn kaj teritoriojn. La unua Mondopokalo ludis en 1930 en Urugvajo kun nur 13 teamoj. Ekde 1998, 32 teamoj el la ses piedpilkaj federacioj ludas en diversaj stadionoj en unu lando (en du landoj en 2002 kaj en tri landoj (planita) en 2026) por dufaza turniro. En la unua fazo, ĉiu teamo ludas po unu matĉon kontraŭ ĉiu el la ceteraj tri teamoj en sia grupo. La du plej sukcesaj teamoj el ĉiu de la ok grupoj rajtas konkursi en la branĉturniro en kiu post ĉiu matĉo la malvenkanto elturniriĝas, dum la venkantoj reludas ĝis ĉampiono estiĝas. Brazilo gajnis kvin Mondopokalojn, la plej granda nombro inter ĉiuj teamoj. Eŭropaj teamoj gajnis la pokalon naŭfoje kaj sudamerikaj teamoj gajnis ĝin ankaŭ naŭfoje. Teamoj el Nordameriko, Afriko, AzioOceanio neniam gajnis la pokalon.

La rezultoj de ĉiu Mond-Pokalo ĉi-subas. La turniro ne okazis nek 1942 nek 1946 pro Dua Mondmilito.

Jaro Gastiganto Ĉampiono Finalo 2a rango 3a rango Partoprenantaj
Teamoj
 
2022  Kataro Flago de Argentino Argentino 3:3 p.p. Flago de Francio Francio Flago de Kroatio Kroatio 32 Detaloj
2018  Rusio Flago de Francio Francio 4:2 Flago de Kroatio Kroatio Flago de Belgio Belgio 32 Detaloj
2014  Brazilo Flago de Germanio Germanio 1:0 p.d. Flago de Argentino Argentino Flago de Nederlando Nederlando 32 Detaloj
20101  Sud-Afriko Flago de Hispanio Hispanio 1:0 p.d. Flago de Nederlando Nederlando Flago de Germanio Germanio 32 Detaloj
2006  Germanio Flago de Italio Italio 5:3 p.p. Flago de Francio Francio Flago de Germanio Germanio 32 Detaloj
2002  Japanio
 Sud-Koreio
Flago de Brazilo Brazilo 2:0 Flago de Germanio Germanio Flago de Turkio Turkio 32 Detaloj
1998  Francio Flago de Francio Francio 3:0 Flago de Brazilo Brazilo Flago de Kroatio Kroatio 32 Detaloj
1994  Usono Flago de Brazilo Brazilo 3:2 p.p. Flago de Italio Italio Flago de Svedio Svedio 24 Detaloj
1990  Italio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 1:0 Flago de Argentino Argentino Flago de Italio Italio 24 Detaloj
1986  Meksiko Flago de Argentino Argentino 3:2 Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Francio Francio 24 Detaloj
1982  Hispanio Flago de Italio Italio 3:1 Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Pollando Pollando 24 Detaloj
1978  Argentino Flago de Argentino Argentino 3:1 p.d. Flago de Nederlando Nederlando Flago de Brazilo Brazilo 16 Detaloj
1974  Okcidenta Germanio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 2:1 Flago de Nederlando Nederlando Flago de Pollando Pollando 16 Detaloj
1970  Meksiko Flago de Brazilo Brazilo 4:1 Flago de Italio Italio Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 16 Detaloj
1966  Anglio  Anglio 4:2 p.d. Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio Flago de Portugalio Portugalio 16 Detaloj
1962  Ĉilio Flago de Brazilo Brazilo 3:1 Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio  Ĉilio 16 Detaloj
1958  Svedio Flago de Brazilo Brazilo 5:2 Flago de Svedio Svedio Flago de Francio Francio 16 Detaloj
19542   Svislando Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio 3:2 Flago de Hungario Hungario Flago de Aŭstrio Aŭstrio 16 Detaloj
19503  Brazilo Flago de Urugvajo Urugvajo Flago de Brazilo Brazilo Flago de Svedio Svedio 13 Detaloj
1938  Francio Flago de Itala Regno Italio 4:2 Flago de Hungario Hungario Flago de Brazilo Brazilo 15 Detaloj
1934  Italio Flago de Itala Regno Italio 2:1 p.d. Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio Flago de Germana Regno Germanio 16 Detaloj
19304  Urugvajo Flago de Urugvajo Urugvajo 4:2 Flago de Argentino Argentino Flago de Usono Usono
 Jugoslavio
13 Detaloj
p.d. = post daŭrigo; p.p. = post penalado
1) De 2010 la ses asocioj alternas pri la okazigo.
2) En 1954 oni grupigis la unualokulojn kaj la dualokulojn de la unua fazo tiel, ke la finludo okazis inter la plej bona unua kaj la plej bona dua.
3) En 1950 la konkuro okazis en grupo, sen finludo.
4) En 1930 ne okazis decido pri la tria loko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]