Ernő Gerendás
Aspekto
Ernő Gerendás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1908 en Győr |
Morto | 12-an de junio 1943 (34-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana • itala • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szent István Gimnázium (en) (1923–1928) Universitato Eötvös Loránd - homa scienco (–1936) |
Okupo | |
Okupo | historiisto de religioj bibliotekisto historiisto de kristanismo |
Ernő Gerendás [gerendAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerendás Ernő, estis hungara historiisto, bibliotekisto.
Ernő Gerendás[1] naskiĝis la 14-an de novembro 1908 en Győr, li mortis la 12-an de junio 1943 en Salcburgo (Nazia Germanio, nun en Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Gerendás maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1928, poste li akiris pedagogian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936. Intertempe en la lernojaro 1934 li studis en universitato en Romo, ankaŭ esploris en arkivo de Vatikano helpe de itala stipendio. Post la diplomo li laboris en la ĉefurba biblioteko, post jaro li ricevis hungaran stipendion. Li okupiĝis pri eklezia kaj agrara historioj. Li malaperis senspure dum ekskurso ĉe Salcburgo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az esztergomi főkáptalan garamszentbenedeki birtokkerülete a XVIII. sz. második felében. (ankaŭ disertaĵo, 1934)
- Az esztergomi káptalan visszaköltözése Esztergomba, 1820-ban. (1937)
- A magyar gazdasági irodalom könyvészete. II. köt. 1806–1830. (kunkompilisto, 1938)
- Adatok a budai és pesti céhek életéhez, különös tekintettel a Fővárosi Könyvtár céhirataira. (1941)
- A bécsi nagy könyvtárak. (1943)